DE LA VALLÉE POUSSIN Charles-Jean

Belga matematikisto el franclingva esprimo (Leuven 1866 – Watermael-Boitsfort 1962 ).
• Parencaro: Charles-Louis DE LA VALLÉE POUSSIN (patro).
• Plennomo: Charles-Jean (Étienne) (Gustave) (Nicolas) DE LA VALLÉE POUSSIN.
• Prononco: [ʼʃarl - ʼʒɑ̃ (eʼtjɛn) (gysʼtɑv) (nikɔʼla) ʼdǝ ʼla vaʼle: puʼsɛ̃].
• Titolo: Barono Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN.


Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN studas ĉe la jezuitoj, unue ĉe la Collège de la Sainte-Trinité en Leuven kaj due ĉe la Collège Saint-Stanislas en Mons. En 1883, li ekstudas en la filozofia kaj matematika fakultatoj ĉe la Université Catholique de Louvain. Kaj en 1890 li fariĝas civila inĝeniero pri minejoj kaj doktoro pri fizikaj kaj matematikaj sciencoj.

Ekde 1892 li instruas la matematikan analizon ĉe la Université Catholique de Louvain, kie li akiras la katedron de sia onklo Louis-Philippe GILBERT post lia morto. Ankaŭ, Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN vizitas la kursojn de Camille JORDAN, de Henri POINCARÉ kaj de Émile PICARD en Paris (dum 1892-1893) kaj la kursojn de Hermann SCHWARZ, de Ferdinand FROBENIUS kaj de Lazarus FUCHS en Berlin (dum 1893-1894). Sed, en 1896, li fariĝas fama en la scienca mondo ĉar li demonstras, samtempe kaj sendepende de la franca matematikisto Jacques HADAMARD, la priman teoremon.

Inter 1903 kaj 1906, li publikigas sian plej gravan verkon «Cours dʼAnalyse Infinitésimale» en du partoj. Dum sia instruado, Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN faras esplorojn pri la matematika analizo kaj pri la nombroteorio kaj en 1905 ricevas la Prix Décennal de Mathématique Pure (1894-1903). En 1908 li fariĝas ano de la Académie Royale de Belgique.

En 1914, li forlasas sian urbon Leuven, pro ĝia detruo de la germana invado. Dum la Unua Mondmilito, Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN instruas ĉe la Harvard University en la usona Cambridge (1915), ĉe la Collège de France en Paris (1916), ĉe la Sorbonne en Paris (1916-1917), ĉe la Université de Genève (1917-1918) kaj denove ĉe la Sorbonne en Paris (1918). En 1920, li rehejmiĝas en Belgio, kie li fariĝas prezidanto de la International Mathematical Union kaj estras la memuaron de Georges LEMAÎTRE, pri la aproksimaĵo de la plurvariablaj kalkuloj.

Inter 1918 kaj 1925, li instruas en Genève, Strasbourg, Madrid kaj poste en Usono, kie li faras lekciojn ĉe universitatoj en Chicago, Berkeley, Brown, Yale, Princeton, Columbia, Philadelphia kaj ĉe The William Marsh Rice Institute en Houston. Plie, Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN estas Doktoro pro Honoro de universitatoj en Paris, Toronto, Strasbourg kaj Oslo, asociano de la Institut de France kaj membro de lʼAccademia dei Lincei en Roma. En 1924, li ricevas duafoje la Prix Décennal de Mathématique Pure (1914-1923).

Fine, en 1928, Charles-Jean DE LA VALLÉE POUSSIN ricevas la titolon de barono de la reĝo Albert I. En 1949, li publikigas siajn lastajn esplorojn, sub la titolo «Le potentiel logarithmique et représentation conforme». En 1961, li bedaŭrinde rompas sian ŝultron, incidento kiu kondukas lin al morto kelkajn monatojn poste...