HEMERIJCKX Frans

Belga kuracisto el franclingva esprimo (Ninove 1902 – Leuven 1969).
• Plennomo: Frans HEMERIJCKX.
• Prononco: [ʼfrans *ʼemǝrɛ:jks].


Specialisto pri la tropika medicino, Frans HEMERIJCKX foriras al Kongo en 1929. Li estas certa ke oni povas elradiki la lepron. Por haltigi la progreson de la epidemio, li konstruas leprulejon, kie la malsanuloj povas vivi kun ilia familio.

Dum la Dua Mondmilito, Frans HEMERIJCKX fondas Dikungu, la duan vilaĝon por lepruloj en Kongo. Dankʼal novaĵo en la kuracado, li povas adapti sian labormetodon kaj organizi siajn proprajn vizitojn por doni siajn kuracadojn. Tiamaniere, ke la lepruloj ne plu estas izolaj kaj povas de nun partopreni en la vivo de ilia familio dum ilia tuta kuracado.

En 1954, dum siaj ferioj en Belgio, li estas invitita ĉe la Palais Royal de la reĝo Léopold III. Intertempe, la Belgian Leprosy Centre, kiu estas malfermita en Hindio, serĉas specialiston pri la lepro. Frans HEMERIJCKX tuj pretigas siajn valizojn kaj foriras...

En 1955, kunlabore kun la kuracistino Claire VELLUT kaj la flegistinoj Simone LIÉGEOIS kaj Hélène BERG, Frans HEMERIJCKX kreas apartan centron por la lepruloj en Polambakkam. La homhelpa personaro vojaĝas de vilaĝon en vilaĝon kaj instalas sian tendon sub du arboj. Li prizorgas la malsanulojn surloke kaj alportas ilin konsiliojn koncerne la kuracadon kaj la preventadon.

Tamen, en 1965, Frans HEMERIJCKX rehejmiĝas en Grimbergen. Tiam, li fariĝas medicina konsilanto ĉe la Amis du Père Damien kaj helpas la organizaĵon evoluigi. Li denove iras en Kongo kaj en Hindio kaj partoprenas en multnombraj kongresoj, en kiuj li ne ĉesas pledi por efika batalo kontraŭ la lepro.

En 1967, Frans HEMERIJCKX trapasas ĥirurgian operacion de la ezofago en Paris. Poste li ĉeestas en la ordinacio de sia filo kaj en la malfermo de la Dr HEMERIJCKX Leprosy Centre. Sed li mortas la 14an de Oktobro 1969 ĉe la hospitalo en Leuven.