DI RUPO Elio

Belga politikisto el franclingva esprimo (Morlanwelz 1951).
• Plennomo: Elio DI RUPO.
• Prononco: [eʼljɔ ʼdi ʼrupɔ].


El modesta familio de Italio, li frue komprenas, ke nur la edukado permesas al li konstrui estontecon. Post sukcesa lertempo, li fariĝas doktoro pri sciencoj ĉe la Université de Mons-Hainaut. Dum liaj studadoj, la juna Elio DI RUPO pripensas sian politikan konsciencon kaj aktivas ĉe la PS, en kiu li eltrovas respondon al siaj humanismaj idealoj pri sociala justico kaj individua libereco.

Vere, Elio DI RUPO estas maldekstrulo, kiu ludas gravan rolon en la renoviĝo de la PS en Wallonie. Plie, li estas rekonebla inter mil, ĉar li ĉiam surhavas ruĝan bantkravaton! Li komencas sian politikan karieron kiel ataŝeo ĉe la kabineto de Jean-Maurice DEHOUSSE dum 1980-1981. Jam en 1982, li estas elektita komunuma konsilisto en Mons. En 1986, li fariĝas skabeno pri la Sano, la Urba Renovigado kaj la Socialaj Aferoj en la sama urbo. Inter 1987 kaj 1989, li estas nomumita deputito en la distrikto de Mons-Borinage.

En 1991, li ankaŭ estas elektita senatano. De 1992 ĝis 1994, li estas ministro ĉe la Communauté Française, kie li ricevas la ministerion pri la Edukado kaj la Aŭdvido. En 1994, Elio DI RUPO estas membro de la federacia registaro, en kiu li estas vicĉefministro kaj ministro pri la Komunikadoj kaj la Ŝtataj Entreprenoj, kaj poste ministro pri la Ekonomio kaj la Telekomunikadoj.

En 1996, post la “affaire Marc DUTROUX”, Elio DI RUPO estas akuzita pri seksatenco, de la juna Olivier TRUSGNACH. Sed juĝo deklaras la politikiston tute senkulpa. Al tiu epoko li publike parolas pri sia samseksemeco.

Post la balotoj de 1999, li estas unu el la precipaj traktadantoj de la interkonsentoj por la “ĉielarka koalicio” (kun la Socialistoj, la Liberalistoj kaj la Ekologiistoj). Sed li fine fariĝas ministro-prezidanto de la Région Wallonne. En kelkaj monatoj de intensa laboro, Elio DI RUPO redaktas la «Contrat d’avenir pour la Wallonie», kiu kunigas la viglajn fortojn de la regiono ĉirkaŭ celo de ekonomia kaj sociala elvolvaĵo. En Oktobro, li estas elektita al la prezidanteco de la PS. Kaj ekde Novembro, li estas vicprezidanto de la Socialista Internacio.

En Oktobro 2000, post sia venko en la komunumaj balotoj, li fariĝas urbestro de Mons. En Februaro 2003, Elio DI RUPO publikigas «Le Progrès partagé», libro pri la laboro farita dum 500 tagoj en la Ateliers du Progrès de la socialistaj aktivuloj. Post la federaciaj balotoj de Majo 2003, li fariĝas informisto de la reĝo Albert II, konsultas la civilan socion kaj skribas raporton, kun la titolo «Pour une Belgique créative et solidaire», kiu estas bazo por la formado de la “violkolora koalicio” (kun la Socialistoj kaj la Liberalistoj).

En 2005, li denove fariĝas ministro-prezidanto de la Région Wallonne, post la demisio de Jean-Claude VAN CAUWENBERGHE. En Septembro 2005, Elio DI RUPO estas unu el la precipaj iniciatintoj de la «Plan Marshall» por la Wallonie, kiu celas multipliki la klopodojn por ke la regiono atingas la prosperon. En Junio 2006, por helpi la orfajn studentojn en iliaj superaj studadoj, li kreas la Fondation Franz AUBRY.

Poste, la PS estas konfrontita kun malversacioj de lokaj oficistoj, kiuj malklarigas ĝian bildon kaj makulas la agon de ĝiaj respondeculoj. Fine, multnombraj eksigoj estas prononcitaj kaj etika kodo estas adoptita. Je la 11a de Junio 2007, Elio DI RUPO submetas la Union Socialiste Communale kaj la Fédération Socialiste de Charleroi sub kuratoreco. Plie, li postulas la demision de la urbestro Léon CASAERT kaj de ĉiuj la socialistaj skabenoj de Charleroi. La 11an de Julio 2007, li estas reelektita al la prezidanteco de la partio kaj forlasas la postenon de ministro-prezidanto de la Région Wallonne.

Post la federaciaj balotoj de la 13a de Junio 2010, la du venkintoj estas Elio DI RUPO de la PS en Wallonie kaj Bart DE WEVER de la N-VA en Vlaanderen. Konsekvence la lando plonĝas en la plej longa politikokrizo de sia historio. Ĉiaokaze, la reĝo Albert II komisias al li misiojn de antaŭformado (je la 8a de Julio 2010) kaj de formado de la registaro (je la 16a de Majo 2011), kiu kondukas lin al seĝo de ĉefministro (je la 6a de Decembro 2011).