CUISENAIRE Georges

Belga pedagogo el franclingva esprimo (Quaregnon 1891 – Thuin 1976).
• Plennomo: Georges CUISENAIRE.
• Prononco: [ʼʒɔrʒ kwizʼnɛr].


Ekde 1907, Georges CUISENAIRE vizitas lʼÉcole Normale de lʼÉtat en Mons kaj ricevas sian diplomon de instruisto en 1911. Dum tiuj jaroj da pedagogia formado, li ankaŭ sekvas la kursojn ĉe la Conservatoire de Musique en Mons, kie li akiras certan guston por la muziko, unuan premion pri violono en 1907 kaj diplomon de instruisto pri muziko en 1920. Cetere, li publikigas sian «Solfège pour écoles primaires» en 1926.

Ekde 1912, li estas instruisto ĉe lʼÉcole de la Ville-Haute en Thuin. Dum la Unua Mondmilito, li estas dungita ĉe la sanservo dum la Slag om de IJzer. Gasita en 1915, Georges CUISENAIRE estas translokita en Dieppe. Inter Oktobro 1915 kaj Januaro 1919, li preparas, sur sia lito ĉe la hospitalo kaj poste ĉe konvaleskejo, la lecionojn, kiujn sia edzino Angèle instruas ĉe diversaj unuagradaj lernejoj en Dieppe. Post sia rehejmiĝo en Thuin dum 1919, li denove fariĝas instruisto ĉe lʼÉcole de la Ville-Haute ĝis 1929 kaj ĉe lʼÉcole de la Ville-Basse ĝis 1945. Intertempe, en 1935, li estas nomumita direktoro de la unuagrada instruado en Thuin. Samjare, li partoprenas en la Exposition Universelle de Bruxelles kaj publikigas siajn «Leçons promenades».

En 1945, post multnombraj jaroj da esploroj kaj eksperimentoj, li kreas serion da kartonaj bendetoj el diversaj koloroj kaj longecoj, kiuj estas tre utilaj por la lernado de la kalkulo kun junaj infanoj. En 1948, Georges CUISENAIRE estas fondinto, instruisto kaj direktoro de lʼÉcole Industrielle en Thuin. Ekde 1950, la kartonaj bendetoj estas anstataŭigitaj per lignaj bastonetoj kun la samaj koloroj kaj longecoj. La «Méthode Georges CUISENAIRE» revoluciigas la lernadon de la matematikoj kaj fariĝas efika instrumento, kies kvalitecoj estas rekonitaj de la pedagogoj kaj de la psikologoj el la tuta mondo. En 1951, li publikigas la unuan eldonon de la broŝuro «Les Nombres en couleurs» en Belgio.

En 1953, li estas ricevita ĉe la Université de Strasbourg. En la jaroj 1960, la «Méthode Georges CUISENAIRE» estas popularigita de la angla profesoro Caleb GATTEGNO, el la University of London, kiu fondas la CUISENAIRE Company en Reading. Tio estas la komenco de la internacia disvastigo de la «Méthode Georges CUISENAIRE» en Anglio, Svisio, Francio, Grekio (1954), Italio, Germanio (1955), Kanado (1956), Nord-Rodezio, Hispanio (1957), Usono, Aŭstralio, Israelo (1958), Nederlando, Nov-Zelando, Argentino, Sud-Afriko (1961), Singapuro, Sud-Rodezio (1962), Norvegio, Libano (1963), Ĉilio, Zairio (1970), Burundio (1971), Danio kaj Portugalio (1972). Lia metodo estas adoptita de miloj da instruistoj en pli ol 60 landoj. Plie, Georges CUISENAIRE donas 2.000 konferencojn kaj demonstradojn pri sia metodo kaj estas invitita en pluraj universitatoj.

Fine, dum la 11 a de Januaro 1968, okaze de omaĝa ceremonio organizita de lʼAssociation CUISENAIRE Belgique en Bruxelles, la Ministro pri Nacia Edukado donacas al Georges CUISENAIRE la insignojn de Officier de l’Ordre de Léopold.