GOOSSENS Jean-Luc

Belga scenaristo el franclingva esprimo (? 1962).
• Plennomo: Jean-Luc GOOSSENS.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - ʼlyk ʼgo:sɛns].


Jean-Luc GOOSSENS, kiu faris siajn studadojn ĉe la INSAS en Bruxelles, estas specialisto de la komedio. Li komencas sian karieron en la kinarto. Rapide li fariĝas scenaristo de «Téléphone Sans Film» (1998), «Pas de Stress» (1999) kaj «Regarde-Moi» (2000).

Sed li trovas sian propran stilon en la televido. Jean-Luc GOOSSENS estas la “plumo” de «Le Divin Enfant», por kiu li ricevas la Prix du Meilleur Scénario ĉe la Festival de la Fiction en Saint-Tropez (2001). Poste, li ankoraŭ skribas «Pierre Et Farid» (2003), «Trop Jeune Pour Moi» (2004), «Trois Garçons, Une Fille, Deux Mariages» (2004) kaj «Si J’étais Elle» (2004).

Jean-Luc GOOSSENS estas famkonata por la trilogio «Je Hais...», kun «Je Hais Les Enfants» (2003), «Je Hais Les Parents» (2006) kaj «Je Hais Les Vacances» (2007), por la televido France 2. Li ankaŭ verkas la adaptadon de la desegnofilmo «Astérix Et Les Vikings» (2006). Fine, li estas la iniciatinto kaj la scenaristo de la belga serio «Melting Pot Café»...