NEVELSTEEN Yves

Belga esperantisto el nederlandlingva esprimo (Kapellen 1974).
• Plennomo: Yves NEVELSTEEN.
• Prononco: [ʼi:v ʼnevǝl,ste:n].


Komence li studas komunikadon ĉe altlernejo en Antwerpen. En 1989, Yves NEVELSTEEN jam lernas Esperanton, kune kun sia partnerino Veerle SWARTEBROEKX. Eĉ ke iliaj du infanoj Chaira kaj Jente estas esperantistaj denaskuloj.

Inter 1999 kaj 2005, li laboras ĉe Uitgeversbedrijf Tijd en Antwerpen. Plie, li estas unu el la aktivaj membroj de la Flandra Esperantista Junulara Asocio kaj ties prezidanto inter 2004 kaj 2007. En tiu organizaĵo, Yves NEVELSTEEN zorgas pri pluraj agadoj, kiel la retpaĝaro, la revuo «Jongeren Esperanto Nieuws» kaj la PostSomera KlaĉKunveno. Inter 2005 kaj 2008, li ankaŭ laboras en Mechelen kiel tradukisto de komputilaj programoj kaj verkisto de akompanaj manlibroj ĉe Design Express. En 2007, li fariĝas kasisto ĉe E@I.

Ekde 2008, li eldonas la nederlandlingvan version de la monata revuo «Agenda Plus», pri natura sano kaj persona evoluo. Intertempe, Yves NEVELSTEEN estas redaktanto en la esperanta Vikipedio kaj verkisto de la libretoj «Vikipedio – praktika manlibro» kaj «Komputeko – prikomputila terminokolekto». Al la kopirajta sceno, li kontribuas per oficiala traduko de la permesiloj pri la «Krea Komunaĵo», en Esperanto.