GODIN Noël

Belga humoristo el franclingva esprimo (Liège 1945).
• Plennomo: Noël GODIN.
• Prononco: [nɔʼɛl gɔʼdɛ̃].


Ankaŭ kromnomita Georges LE GLOUPIER, Noël GODIN estas fama por siaj ĵetoj de kremkukoj sur multnombraj eminentuloj el diversaj naciecoj, personojn kiujn li konsideras kiel malmodestaj kaj sen humuro.

Dum siaj greko-latinaj duagradaj studadoj, li animas «Zazie», efemeran revuon pri kino. Poste, Noël GODIN skribas kulturajn kronikojn en valonaj semajnrevuoj, kunlaboras en diversaj revuoj («Le Cancan Littéraire», «Terrain Vague», «One Dap», «Media», «Péri», ktp) kaj regule verkas en «Amis du Film», ĉiumonata katolika revuo pri kino. En 1969, li jam realigas unuan ĵeton de kremkuko sur la franca verkistino Marguerite DURAS.

En la jaroj 1970, Noël GODIN estas reĝisoro de kelkaj filmoj, kies «Les Cahiers du cinéma» (1972), «Prout prout tralala» (1974) kaj «Grève et pets» (1978). De tiam, li realigas grandnombregajn ĵetojn de kremkukoj sur Maurice BÉJART, Patrick BRUEL, Jean DELANNOY, Jean-Pierre ELKABBACH, Marco FERRERI, Bill GATES, Jean-Luc GODARD, Édouard POULLET, Nicolas SARKOZY, Pascal SEVRAN, Patrick POIVRE DʼARVOR, interalie. Sed, la francaj politikistoj Jean-Pierre CHEVÈNEMENT kaj Philippe DOUSTE-BLAZY ne ŝatas lian humuron kaj metas plendojn, kiuj estas multekostaj por la belga humuraĵisto. En 1985, Bernard-Henri LÉVY kiu malbone “ricevas” la kremkukon, faligas kaj insultas lin. Pro tiu afero, la franca filizofo estas la unusola eminentulo, kiu suferis 7 ĵetojn de kremkukoj.

Intertempe, Noël GODIN laboras por pluraj revuoj, kies «Ciné‑Revue», «Actuel», «Revue Belge du Cinéma», «Grand Angle», «Visions» (de 1982 ĝis 1985) kaj «Siné Hebdo» (de Septembro 2008 ĝis Aprilo 2010).

Ankaŭ Noël GODIN skribas plurajn librojn. En 1988, la libro «Anthologie de la subversion carabinée» aperas kaj kaŭzas la konsternon de multnombraj legantoj. Tamen, aliaj libroj sekvas, kies «Crème et châtiment: mémoire dʼun entarteur» (1995), «Godin par Godin» (2001), «Petit Précis Diablement Allumé de lʼAttentat Pâtissier Torboyautant» (2001), «Armons-nous les uns les autres» (2003), «Entartons, entartons les pompeux cornichons!» (2005).

En filmoj de Jan BUCQUOY, Noël GODIN ofte enkorpigas absurdajn personojn, kiel en «La Vie sexuelle des Belges 1950-78» (1994), «Camping Cosmos» (1996), «La jouissance des hystériques» (2000), «La société du spectacle et ses commentaires» (2003), «La Vie politique des Belges» (2002) kaj «Les Vacances de Noël» (2005).

Ne estas ekzakta kalkulo pri la nombro de viktimoj de liaj “atencoj”. Cetere, Noël GODIN ne plu bezonas iri surloke por plenumi siajn ĵetojn de kremkukoj. Efektive, liaj partianoj estas nun multnombraj tra la mondo…