GRAFTIAUX Chloé

Belga alpistino el franclingva esprimo (Bruxelles 1987 – Courmayeur {IT} 2010).
• Plennomo: Chloé GRAFTIAUX.
• Prononco: [klɔʼe grafʼtjo].


Dum sia infanaĝo, la desegno kaj la atletismo okupas la libertempojn de Chloé GRAFTIAUX. Tamen, radikala ŝanĝo aperas kiam ŝia fratino, kiu jam praktikas la grimpadon, forkondukas ŝin en la sporthaloj de Bruxelles. De tiu tempo, ŝia adolesko glitas inter trejnadoj, konkursoj kaj kursoj ĉe la liceo.

Dum sia 19a jaraĝo, Chloé GRAFTIAUX decidas plene vivi sian pasion. Ŝi forlasas sian loĝejon el Namur kaj transloĝiĝas en Grenoble. Feliĉe ŝi estas konsiderita kiel altklasa sportistino en Belgio. Cetere, ŝi ricevas la «Trophée du Mérite Sportif» de la urbo Namur (2006 kaj 2009) kaj la «Trophée du Mérite Sportif» de la Communauté Française (2006). Dum la sama periodo, ŝi akiras atestojn pri grimpado, pri sporta instruisto en grimpado/kanjono (2007) kaj pri kurejisto/helpisto (2009).

Koncernante sian premiaron, Chloé GRAFTIAUX plurfoje gajnas la «Ĉampionado de Belgio». En Januaro 2010, ŝi gajnas kvar medalojn, en la «Pokalo de Mondo pri glacio» en Valle di Daone. Kaj, en Aŭgusto 2010, ŝi gajnas bronzan medalon en la «Pokalo de Mondo pri bloko» en Munich.

Chloé GRAFTIAUX, kies la devizo estas «Naskita por grimpi», akcidente mortas en sia 23a jaraĝo, sur la monto Aiguille Noire de Peuterey, en la itala parto de la masivo Mont Blanc. Ŝi faras falon de proksimume 600 metroj. Konsiderante la facileco de la vojo en tiu loko, la alpistoj ĝenerale ne uzas ŝnurojn…