PÉ Frank

Belga desegnisto kaj scenaristo el franclingva esprimo (Ixelles 1956).
• Plennomo: Frank PÉ.
• Prononco: [ʼfrɑ̃k ʼpe].


Post pasado en la kinostudioj Belvision kiel intervalisto, Frank PÉ sekvas kursojn pri belartoj ĉe la Instituts Saint-Luc Bruxelles dum tri jaroj. En 1973, li komencas unuan kunlaboron kun la semajnrevuo «Spirou» sub formo de «Carte blanche». Poste, li realigas rakonton pri ekzotikaj aventuroj, titolita «Comme un animal en cage», kun scenaro de Thérence.

En 1978, li kreas en la semajnrevuo «Spirou» la personon Broussaille, kiu rapide estas heroo de bildrakonto por travivi grandajn aventurojn samtempe filozofiaj kaj poeziaj: «Les Baleines Publiques», «Les Sculpteurs de Lumière», «La Nuit du Chat», ktp… Kun sia amiko kaj scenaristo Bom, Frank PÉ priskribas la adoltiĝon de tiu juna adoleskanto kun maniero foje ekologia, foje fantazia, sed ĉiam sentema kaj apud la ĉiutaga vivo. Ĉiaokaze, tiu serio ricevas 12 distingojn kaj premiojn, el kiuj la «Prix des Alpages» de Sierre (1985), la «Grand Prix» de Grenoble (1989) kaj la «AlphʼArt» de la publiko en Angoulême (1990).

Inter 1981 kaj 1986, kaj ĉiam en la semajnrevuo «Spirou», li desegnas la personon lʼÉlan, mallonga humura serio. En 1989, li konceptas kaj ilustras la libron «Entre Chats», dediĉita al tiuj ĝojaj katoj, kunlabore kun André FRANQUIN, René HAUSMAN kaj Max CABANES, interalie. Sed Frank PÉ ankaŭ realigas multajn kalendarojn por la Fédération des Scouts Catholiques de Belgique kaj li regule kunlaboras en la publikaĵoj de la Réserves Naturelles et Ornithologiques de Belgique kaj de lʼEspace Naturel Régional de la franca regiono Nord/Pas-de-Calais.

En 1993, dum restado en Japanio, li skizas la serion «Matu» por la eldonejo Kodansha. Post sia reveno en Francio, li realigas, kun la scenaristo Philippe BONIFAY, la trilogion «Zoo» por la prestiĝa kolekto «Aire Libre». En Usono, Frank PÉ laboras pri la desegnofilmo «Excalibur, the magic sword» kaj la filmo «The Quest for Camelot», por la studioj Warner Bros.

Amatoro de bestoj, Frank PÉ ankaŭ havas pli ol 50 specioj da reptilioj, el kiuj 16 krokodiloj. Plie, li ŝatas vojaĝi (Burundio, Francio, Kongo, Japanio, Usono, ...) kaj malkovri la mondon de la kulturo kaj de la naturo. En 1991, laŭ la peto de la urbo Bruxelles, li realigas la desegnon pri granda murfresko kun Broussaille kaj ĝia amikino Catherine por la Plattesteen, proksime de la Grand Place.