THEUNIS André

Belga violonfaristo el franclingva esprimo (Enghien 1952).
• Plennomo: André THEUNIS.
• Prononco: [ɑ̃ʼdre tøʼnis].


Komence André THEUNIS studas ebonarton. Poste, li vizitas lernejon pri violonfaro en Mittenwald (1972), perfektiĝas ĉe la violonfaristo Bengt NILSSON en Svedio (1976) kaj fine lernoservas ĉe la domo W.E. Hill & Sons en Anglio. En 1980, li transloĝiĝas en Bruxelles en la kvartalo Marolles, kie li dediĉas sian vivon al la agordo, la konstruo kaj la riparo de la muzikinstrumentoj el kvarteto (aldviolono, violono, violonĉelo).