babeluto

Belga karamelo el flandra origino.
Vorto en uzo en la tuta Belgio.
• Etimologio: de la nederlanda verbo babbelen, kiu signifas “paroli”.
• Traduko: babelutte en franclingvo kaj en nederlandlingvo.


1. Tre babilema persono.
ekzemple: En la malantaŭaĵo de la klasĉambro la babelutoj ne aŭskultas la lecionon.

2. Longa karamelo aromigita kun kasonado aŭ mielo.
ekzemple: La turistoj kutime aĉetas babelutojn ĉe la belga marbordo.


Oni temas pri longa karamelo, aromigita kun kasonado aŭ mielo kaj kun miksaĵo de butero, kiu gluas en la dentoj. Origine, tio estas specialaĵo de la urbo Veurne en la regiono Westhoek. Ĝia nomo fontas el babbelen (“parolegi” en nederlandlingvo) kaj uit (“finita” en nederlandlingvo), ĉar tiu kiu manĝas babeluton ne plu povas paroli, aŭ ĉar li spertule gustumas ĝin, aŭ ĉar li ne plu kapablas malfermi la makzelojn.