KRUISMANS Bert

Belga humoristo, parolisto kaj verkisto el nederlandlingva esprimo (Meldert 1966).
• Plennomo: Bert KRUISMANS.
• Prononco: [ʼbɛrt ʼkrœjsmans].


Bert KRUISMANS komencas sian karieron ĉe Studio Brussel, Radio Donna kaj BRT, kie li laboras kiel parolisto kaj redaktoro. Aliaj programoj por kiuj li kunlaboras estas: «Kriebels» (VTM), «Now or Never» (VT4), «Rosa» (TV1), «Ombudsjan» (TV1), «Raar Maar Waar» (VTM) kaj «De Mannen Van de Macht» (Canvas). Sed li estas precipe fama por sia rolo kiel juĝisto en «De Rechtvaardige Rechters» kaj kiel kvizisto en la televidaĵo «De Slimste Mens ter Wereld», kies li gajnas la trian serion.

En 1997, li kreas The Comedy Circus, humoran trupon. Poste, Bert KRUISMANS kunlaboras kun la humora trupo Bonjour Micro, kun kiu li gajnas la premion Lunatic Comedy Award (1998) kaj partoprenas en la finalo de la Humoʼs Comedy Cup (1999 kaj 2000). Intertempe, li skribas teatrotekstojn por Els DE SCHEPPER, An NELISSEN kaj Kurt DEFRANCQ.

Plie, Bert KRUISMANS prezentas siajn humorplenajn spektaklojn en Flandrio kaj en Nederlando, kiel «KRUISMANS vraagt zich af» (2002), «België voor Beginners» (2004), «Wereldberoemd en Vlaanderen» (2007) kaj «Ratrace» (2008). Ankaŭ li prezentas sian unuan franclingvan spektaklon «La Flandre pour les nuls». Tiu unua reprezentado ricevas la Prix des Cafés-théâtres (2009) ĉe la Festival International du Rire de Rochefort.

En 2008, li partoprenas en la Insolents, trupo de valona humuro kaj foje aperas kiel intertempa kunlaboranto en Les Nouvelles de l’Espace. Kun siaj kronikistoj el Bruxelles, Vlaanderen kaj Wallonie, ĉi tiu kabareto fariĝas la plej reprezentativa de la belga humuro. Bert KRUISMANS prezentas tie la “aktualaĵojn” kune kun Hugues DAYEZ, Dominique WATRIN, Jean-Louis LECLERCQ, ktp.

Ekde Marto 2010 Bert KRUISMANS alportas sian rigardon pri Flandrio en la televidaĵo «50 degrés nord» (Arte). Ĉiu vendredo li estas la norda kronikisto en la radioelsendo «Matin Première» (La Prem1ère). Fine, dum Februaro 2011, li intencas turnei en Flandrio kaj en Nederlando kun sia nova spektaklo «Geen Gezeik, Iedereen Rijk!»...