Charleroi

Belga urbo, situanta en la provinco Hainaut.
• Plennomo: Charleroi.
• Prononco: [ʃarlǝʼrwa].
• Traduko: ChålerwèTchålerwè en valonlingvo.


Charleroi estas unu el la 133 municipoj, kiuj ricevas la honortitolon “urbo” en 1825. Ĝi estas la kvina plej densa urbo en Belgio kaj la plej densa en Wallonie. Tie diversaj socialaj institucioj el la Région Wallonne havas iliajn sidejojn.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². Tamen la urbo Charleroi nombras ĉirkaŭ 201.593 loĝantojn (2008). Tio ankaŭ signifas 1.975 loĝantojn/km²!

Ekonomio
Tradicie, la urbo estas industria areo, kun tri precipaj sektoroj: karbo, fero, ŝtalo kaj vitro. Se la karbo definitive malaperis, la feraj, ŝtalaj kaj vitraj fabrikejoj estis modernigitaj kaj ĉiam ludas gravan rolon en la loka ekonomio. Freŝdate, aliaj sektoroj aperas, kies la aeronaŭtikon, la presarton kaj la bioteknologiojn. Tamen, pro sia antaŭa karba baseno, la urbo Charleroi estas ofte nomita la “Pays Noir”. Nuntempe, la karbominejoj estas fermitaj, sed estas ankoraŭ multnombraj teriloj ĉirkaŭ la urbo.

Esperanto
De longe Charleroi gastigas la Karloreĝa Grupo Esperantista, kiu kunvenas unufoje per semajno.

Geografio
La urbo Charleroi estas situanta en Wallonie sude de Belgio kaj estas dependaĵo de la provinco Hainaut. Plie, ĝi enhavas 2 diferencajn partojn: la Ville Haute kaj la Ville Basse. Tio reprezentas areon de 102,08 km².

Ĝemelurbo
La urbo Charleroi estas nun ĝemelita kun: Casarano (Italio), Donetsk (Ukrainio), Himeji (Japanio), Pittsburgh (Usono) kaj Sélestat (Francio).

Historio
Tra la epokoj, Charleroi havas plurajn nomojn: Carnotus (863), Karnoit (980), Charnoy (1188) kaj Charleroy, honore al la Reĝo Carlos II de España. Laŭvice, ĝi estas invadita de la aŭstranoj, de la francanoj, de la hispananoj kaj de la nederlandanoj. Ĉirkaŭita de fortikaĵoj, la urbo estas multfoje detruita kaj multfoje rekonstruita! Post la revolucio de 1830, en kiu la loĝantaro aktive partoprenas, la ekonomio elkreskas dankʼal la konservado de malnovaj industrioj, al la instalado de novaj fabrikoj kaj al la multipliko de komunikiloj. Kiel la urbo estas tro malvasta, la malkonstruo de la remparoj estas decidita en 1867…

Klimato
La klimato de la urbo Charleroi estas sufiĉe milda. Ĝi estas influita de la malsekaj regionoj el la oceano, sed ankaŭ de la sekaj regionoj el la eŭropa kontinento. Kutime, oni observas proksimume 200 tagojn de pluvo per jaro.

Lingvo
La oficiala lingvo de la urbo Charleroi estas la franca.

Politiko
La urbo estas sub socialisma regado dum 30 jaroj. Sed, en 2005, multnombraj juĝaj aferoj trafas personecojn el la urba administracio de Charleroi. Evidente, la sekvoj estas gravaj ĉe la loka, regiona kaj eĉ nacia niveloj, ĉar la PS perdas sian absolutan superregadon okaze de la komunumaj balotoj je la 8a de Oktobro 2006.

Transporto
La urbo Charleroi estas ideale situita ĉe la koro de komunikiloj: kies, metroo (kun 4 linioj sur 25 kilometroj), aŭtobuso (kun 70 linioj), aviadilo (pere de la Brussels South Charleroi Airport), trajno (kun 1 ĉefa kaj 7 akcesoraj stacidomoj) kaj veturilo (kun du precipaj aŭtovojoj kaj du ringvojoj).

Urbanismo
Vere, la urbo Charleroi enhavas rimarkindajn konstruaĵojn el civila (Gare du Sud, Maison Dorée, Université du Travail Paul Pastur), milita (Caserne Caporal Trésignies) kaj religia (Chapelle Saint Fiacre, Église Saint Antoine, Église Saint Christophe) heredaĵoj.