LUBANSU Raphaëlle

Belga aktorino el franclingva esprimo (???).
• Plennomo: Raphaëlle BRUNEAU (private), Raphaëlle LUBANSU (artiste).
• Prononco: [rafaʼɛl lybɑ̃ʼsy].


De sia 13a jaraĝo ŝi restadas en Belgio. Plie, ŝi komencas sian karieron sub la nomo Raphaëlle BRUNEAU, antaŭ sia edziĝo kun la aktoro Frédéric LUBANSU. Dum ŝi ludas en la teatra trupo de sia liceo, Vincent MERVEILLE rimarkas ŝin kaj invitas ŝin ludi en «XYZ Sunday Zamboree», tre mallonga filmo.

Sub instigo de kelkaj amikoj, kiuj ankaŭ deziras fariĝi aktoroj, ŝi eniras la konservatorion. Poste, Raphaëlle LUBANSU akiras la Premier Prix du Conservatoire Royal de Bruxelles (1996) kaj estas elektita Meilleur Espoir Féminin en Belgique (1998) por sia rolo en la teatraĵo «Sainte Jeanne des Abattoirs». Por la kinarto, ŝi ludas en mallonga filmo «La Trajectoire Oblique» (1998) kaj en du longaj filmoj «Chacun pour soi» (1997) kaj «Pure Fiction» (1998).

En Belgio, kiel la filmproduktadoj estas malmultnombraj, Raphaëlle LUBANSU precipe ludas teatraĵojn. Tamen, ŝi estas pli konata por la rolo de Chloé MATTHIEU en la franca televidaĵo «P.J.», por kiu ŝi laboras inter 1999 kaj 2009. Ŝi partoprenas en 111 epizodoj de la serio...



Kinarto
«Chacun pour soi» (1997)
«Pure Fiction» (1998)
«Nue Propriété» (2006)
«JCVD» (2007)
«Formidable» (2007)

Teatro
«Gauche Uppercut» (1995)
«Éclats» (1996)
«Le Public» (1996)
«Lorsque cinq ans seront passés» (1997)
«Vie et Mort» (1997)
«Mardi dʼEdward Bond» (1997)
«Sainte Jeanne des Abattoirs» (1998)
«Et si on parlait...» (2004)
«Les Acteurs de bonne foi» (2004)

Televido
«Le R.I.F.» (1996)
«P.J. 3» (1999)
«P.J. 4» (2000)
«Juste une question dʼamour» (2000)
«P.J. 5» (2001)
«Un paradis pour deux» (2002)
«P.J. 6» (2002)
«P.J. 7» (2003)
«P.J. 8» (2004)
«La Tête haute» (2005)
«P.J. 9» (2005)
«P.J. 10» (2006)
«P.J. 11» (2007)
«Avocats et Associés» (2007)
«Melting Pot Café 1» (2007)
«À tort ou à raison» (2008)
«P.J. 12» (2008)
«Melting Pot Café 2» (2008)
«P.J. 13» (2009)
«Melting Pot Café 3» (2010)