Nemo 33

Belga plonĝejo, situanta en la Région de Bruxelles-Capitale.
• Plennomo: Nemo 33.
• Prononco: [neʼmɔ ʼtrɑ̃:t,trwa].
• Adreso: rue de Stalle 333, 1180 Uccle.


Nemo 33 estas la plej profunda plonĝejo de la mondo. Ĝi estas situanta en la urbo Uccle, en la Région de Bruxelles-Capitale, precize en la Rue de Stalle. Inaŭgurita en 2004, ĝi estas kreita de la plonĝisto kaj instruisto John BEERNAERTS, por helpi al la amantaj, sportaj kaj turistaj plonĝistoj.

La arkitekturo de la konstruaĵo kaj la teknikaj instalaĵoj estas esceptaj. La plonĝejo Nemo 33 konsistas en pluraj plataĵoj, kies unu je 5 metroj da profundo, unu je 10 metroj da profundo kaj unu je 35 metroj da profundo. Ĉi tiu lasta plataĵo estas situanta funde de cirkla puto.

Plie Nemo 33 enhavas proksimume 2.500 m³ da akvo je la temperaturo de 33° C. Du subakvokloŝoj estas alireblaj je la nivelo de 10 metroj da profundo. Fine, kelkaj fenestroj kaj lukoj permesas vidadon en la aliaj haloj de la plonĝejo.