PLASKY Eugène

Belga pentristo (Bruxelles 1851 – Schaerbeek 1905).
• Plennomo: Eugène PLASKY.
• Prononco: [øʼʒɛ:n plasʼki].


Komence Eugène PLASKY vizitas la kursojn ĉe lʼAcadémie Royale des Beaux-Arts de Bruxelles. Li ankaŭ estas lernanto ĉe Antoine WIERTZ. Liaj verkoj estas plejparte pejzaĝoj el la Kempen, la marbordo kaj la Région de Bruxelles-Capitale.

Dum sia kariero, Eugène PLASKY partoprenas en multnombraj internaciaj ekspozicioj pri pentraĵo, precipe en Francio, en Granda Britio, en Germanio, en Nederlando, eĉ en Aŭstralio kaj en Usono.

En 1909, la urbo Schaerbeek dediĉas du el siaj irejoj al Eugène PLASKY, kiu forpasis kvar jarojn antaŭen: Avenue Eugène PLASKY kaj Square Eugène PLASKY.