ANSELME Pierre

Belga esperantisto, instruisto kaj verkisto el franclingva esprimo (Bouillon 1937).
• Plennomo: Pierre ANSELME.
• Prononco: [ʼpjɛ:r ɑ̃ʼsɛlm].


Dum sia infanaĝo Pierre ANSELME loĝas en la malgranda vilaĝo Nil-Saint-Vincent, en la Brabant Wallon. Tamen li travivas la lernejajn feriojn en sia naskiĝa urbo Bouillon, kie li profitas de tiu speciala atmosfero de la rivero Semois en la Ardennes. Poste lia familio translokiĝas definitive en Namur, kie li sekvas kaj finas siajn duagradajn studadojn.

Post siaj studadoj pri ĝermanaj lingvoj ĉe la École Normale de l’État de Nivelles, Pierre ANSELME okupas la postenon de instruisto pri modernaj lingvoj, sinsekve ĉe lʼInstitut Saint-Aubain de Namur, lʼAthénée Royal de Florennes, lʼAthénée Royal de Namur kaj fine lʼAthénée Royal de Ciney, kie li finas sian karieron en 1999.

Intertempe, Pierre ANSELME akiras magistron pri Esperanto, lingvon kiun li instruas en Namur dum 18 jaroj. Kelkaj el liaj libroj estas senpere skribitaj en la Internacia Lingvo, kiel «La nigra teko», «La larmoj de Ifigenino» (1989) kaj «Mistero» (1990). Sed li ankaŭ faras tradukojn de aliaj aŭtoroj, kiel «La belaj horoj de fraŭlino Simforosino» (el Felix TIMMERMANS), «Orfeo en la desao» (el Augusta DE WIT) kaj «La kanzonoj de Bilitino» (el Pierre LOUΫS).

Verdire Pierre ANSELME verkas poeziojn, sonetojn kaj teatraĵojn plurlingve. Tiuj estas precipe: «Carmina Belgica», «Carmina Tervinga» (france), «Le chagrin de Dieu le Père» (france), «Carmina Germanica» (germane), «Jedermann drübe» (germane) kaj «Dark is the night» (angle). Plie li tradukas plurajn librojn el la franca, la germana kaj la nederlanda.

Fine, Pierre ANSELME estas premiita de la Grand Prix International de Poésie de Trieste (1986) kaj de la Concours Europalia Portugal (1991), por la romano «Les larmes d’Iphigénie», kies li skribas la originalon en Esperanto kelkajn jarojn antaŭe…