Baudouin

Belga princo el franclingva esprimo (Bruxelles 1869 – 1891).
• Plennomo: Baudouin (Léopold) (Philippe) (Marie) (Charles) (Antoine) (Joseph) (Louis) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [boʼdwɛ̃ (leɔʼpɔl) (fiʼlip) (ʼmari:) (ʼʃarl) (ɑ̃ʼtwan) (ʒɔʼzɛf) (luʼi) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Baudouin DE BELGIQUE en franclingvo, Boudewijn VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Baudouin VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la unua filo de la princo Philippe kaj de lia edzino la princino Marie. Vere, la antaŭnomo Baudouin agrable sonoras en la belgaj oreloj, al kiuj li memoras glorajn memorojn. Bedaŭrinde lia vivo estas mallonga...

La junaĝo de la princo Baudouin estas tre studama. Ĉio, kio estas el la fako de la militarto interesas lin. La apero en la armilaro de fusilo kun rapida pafado kaj de novaj pulvoj sugestas al li la temon de prelego, kiun li faras antaŭ la regimento de la karabenistoj kun tia elokventeco, ke la oficiroj petas la permeson de la princo por presi lian laboron. Tamen, lia modesteco malpermesas tion, pretekstante ke ĉe lia aĝo oni metas la demandojn sed oni ne donas la solvon. Tamen la princo havas eksterordinaran erudicion por sia aĝo.

La princo bone travivas sian tempon. Cetere li parolas admirinde la flandran lingvon. Li alportas konfirmon de siaj kapablecoj pli ol unufoje. Ekzemple, Baudouin ŝatas iri al Brugge kaj la loĝantoj de tiu urbo ĉiam rezervas al li imponan akcepton. Ĉie li estas korega kaj simpla, distribuante kun la sama komprenemo agrablajn vortojn al ĉiuj.

La princo Baudouin sekvas kun atentema okulo kaj vigla intereso la ekonomian kaj socialan evoluojn de la jarcento. Cetere, li interparolas kun profesoro de universitato, kiu revenas de Berlin, kie li studis la protektajn instituciojn pri la higieno kaj la maljuneco de la laboristaro. Plie, li ankaŭ ekzercas sur la altaj asembleoj aŭtoritaton inda je sia afabla elokventeco kaj sia klera juĝkapablo, pro sia amo de la publika havaĵo.

Subite, Baudouin forpasas en sia 21a jaraĝo, pro grava pneŭmonio...