CORDY Annie

Belga kantistino kaj aktorino el franclingva esprimo (Laeken 1928).
• Plennomo: Léonia Juliana COOREMAN (private), Annie CORDY (artiste).
• Prononco: [ʼleɔnia ʼʒyliana ʼkorǝman , ʼani: kɔrʼdi].


Tre energia kaj ĉiam bonhumora virino, Annie CORDY laŭdas la meritojn de la rideto. Cetere, ĉio vere prosperas al ŝi, ĉar ŝi havas impresan premiitaron! Dum sia kariero, ŝi registras pli ol 600 kanzonoj, ludas en proksimume 10 muzikajn komediojn, en 30 filmojn kaj telefilmojn, donas pli ol 6.000 spektaklojn, ...

Kiam ŝi estas nur 8 jara, ŝia patrino enskribas ŝin en danckurso. Poste, ŝi lernas pianon kaj notkanton, daŭrigas siajn studadojn kaj partoprenas en diversaj spektakloj. Dume, inter la dancoj, ŝi kantas la furorkantojn de la momento. Rapide, la eventoj sinsekvas: la kanzonoj, la konkursoj kaj la komenciĝoj en Bruxelles ĉe la spektaklejo Bœuf sur le toit. Tuj, rimarkita de la arta direktoro de la franca kabareto Lido, kiu sukcese konvinkas ŝin forlasi ŝian naskiĝan urbon, Annie CORDY transloĝiĝas en Paris dum la 1a de Majo 1950, kun kontrakto kiel dancistino de revuo en la poŝo.

En 1951, ŝi renkontas sian manaĝeron François-Henri BRUNO, kun kiu ŝi edziniĝas je la 3a de Februaro 1958, ĉe la urbodomo en Bièvres, kie ili loĝas en aprilo 1960, en ilia granda domo «La Roseraie». Poste Annie CORDY estras diversajn revuojn ĉe la Lido sed ankaŭ ĉe la Moulin-Rouge kaj ĉe la ABC. Ŝi ankaŭ akompanas la karavanon de la biciklista konkurso Tour de France.

En 1952, ŝi montras la aliajn aspektojn de sia talento: ŝi subskribas kontrakton kun la franca kinfirmao Pathé, ŝi akiras en Deauville la Prix Maurice CHEVALIER, ŝi ludas en la opereto «La route fleurie» kun Georges GUÉTARY kaj Bourvil kaj ŝi registras siajn unuajn furorkantojn («Fleur de papillon», «Léon», «Les trois bandits de napoli»,…). Annie CORDY ankaŭ aperas ĉe la kino en «Si Versailles mʼétait conté» de Sacha GUITRY (1953), «Poisson dʼavril» kun Bourvil kaj Louis DE FUNÈS (1954) kaj «Bonjour sourire» kun Henri SALVADOR (1955). La saman jaron, ŝi faras spektaklojn ĉe lʼOlympia kaj Bobino, kaj ricevas la Grand Prix de lʼAcadémie Charles CROS por la kanzono «Oh Bessie!».

Post sukceso en la kino de la «Chanteur de Mexico» kun Luis MARIANO kaj Bourvil, lʼAmeriko gastigas ŝin: ĉe la Plazza en New York, ĉe La Copacabana en Rio de Janeiro, poste en Kubo, Meksiko kaj Puerto-Riko. Oni proponas ŝin kontrakton por granda muzika komedio en Usono, sed ŝia manaĝero kaj edzo ne ŝatas Amerikon. Pro lia amo, Annie CORDY sekvas lin kaj forlasas internacian karieron...

Denove, Annie CORDY ludas aliajn operetojn, kun «Tête de Linotte» (1957), «Visa pour lʼAmour» kun Luis MARIANO (de 1961 ĝis 1964), «Ouah! Ouah!» (1965) kun Bourvil, «Pic et Pioche» (1967) kun Darry COWL kaj «Indien vaut mieux que deux tu lʼauras» (1969) kun Pierre DORIS.

En Februaro 1965, kun la konsiloj de Maurice CHEVALIER, ŝi prezentas al la parizanoj veran spektaklon, kie ĉiu kanzono enhavas proprajn baletojn kaj kostumojn, sub la titolo «Annie CORDY en deux actes et 32 tableaux». Unu jaron posten, Annie CORDY entreprenas internacian turneon, kiu kondukas ŝin de Berlin ĝis Madrid kaj Moskva. Dum la 16a de Junio 1969, tagon de sia 41a naskotago, ŝi ludas en la filmo «Le Passager de la pluie», sub la direkto de René CLÉMENT.

En 1971, Annie CORDY ludas en la filmo «Le Chat» kun Jean GABIN kaj Simone SIGNORET. En 1972, ŝi kreas la francan version de la muzika komedio «Hello, Dolly!», triumfas kun «Nini la Chance» (1976) kaj «Envoyez la musique!» (1982) ... sed ankaŭ al la teatro, kun «Madame Sans Gêne» kaj «Madame de Sévigné». Intertempe ŝi ankaŭ ludas en la filmo «Rue Haute» (1976).

Malgraŭe, Annie CORDY ankoraŭ registras furorkantojn: «Hello Dolly» (1972), «La petite Marie» (1972), «Le chouchou de mon coeur» (1972), «Frida Oum Papa» (1975), «Ça ira mieux demain» (1976), «La Bonne du Curé» (1974), «Six roses» (1980), «Tata Yoyo» (1981), «Cho Ka Ka O» (1981) kaj realigas multnombrajn spektaklojn. En 1981, ŝi estas la unua intermita heroino en la televidserio «Madame S.O.S.» kaj havas la ĉefan rolon en aliaj televidfilmoj dum la dekjaro. Je la 9a de Februaro 1989, ŝia edzo kaj manaĝero François-Henri BRUNO forpasas...

La komenco de la jaro 1990 estas malfacila, sed ŝi denove estas ridetanta, kun la laboro kaj la scenejo. Poste, ŝi ludas en la filmo «Un été après lʼautre» (1990) kaj en la televidfilmoj «Baldipata» (1995), «Sans Cérémonie» (1997), «Paldi et Tini» (1999), «Passage du Bac» (2002) kun Charles AZNAVOUR. En 1994, ŝia interpretado de la teatraĵo «La Célestine» ankaŭ montras ŝian draman talenton. En 1998, Annie CORDY festas sian 70an naskotagon kaj siajn 50 jarojn da kariero sur la scenejo de lʼOlympia, kaj publikigas por la unua fojo siajn memoraĵojn sub la titolo «Nini la Chance».

Je la 11a de Oktobro 2004, Annie CORDY ricevas de la reĝo Albert II la titolon de baronino kaj elektas la devizon «Pasio donas fortecon», dum tiu de Belgio estas «Unueco donas fortecon»...

En 2006, Annie CORDY komentas «Moi, Belgique», serion da dokumentfilmoj pri la historio de Belgio, sur la RTBF. En 2007, ŝi interpretas la rolon de avino en la filmo «Le dernier des fous», de Laurent ACHARD. En Marto 2008, la RTBF dediĉas al ŝi specialan programon okaze de ŝia 80a naskotago kaj de ŝiaj 60 jaroj da kariero kaj, de tiam ŝi partoprenas en la turneo «Âge tendre et Têtes de bois».