Sois Belge et tais-toi!

Belga humurspektaklo el franclingva esprimo.
• Plennomo: Sois Belge et tais-toi!.
• Prononco: [’swa ʼbɛlʒ ’e ’te - ’twa].


«Sois Belge et tais-toi!» estas humura kaj muzika komedio pri la belga politiko. Oni temas pri revuo de la aktualaĵo kaj de la belgitudo. Tiu spektaklo konsistas en diversaj skeĉoj, kanzonparodioj kaj imitaĵoj.

En 1982, André REMY kreas «Sois Belge et tais-toi!» en kaj por lernejo. Ekde 1990 la enhavo de la spektaklo estas ĉiam pli amuza kaj politika. Ĉiujare unu plia epizodo permesas al la tekstoj kaj la personoj evolui laŭ la ritmo de la aktualaĵo.

Cetere, la spektaklo «Sois Belge et tais-toi!» estas impona sukceso tiamaniere, ke ĝi estas unu el la plej fama en Belgio. Ĉiu turneo nombras inter 40.000 kaj 60.000 spektantoj kaj inter 50 kaj 70 reprezentadoj. Plie, la aktoroj havas la ŝancon ludi en la plej grandaj spektaklejoj el la Communauté Française: kiel, la Cirque Royal kaj la Théâtre Saint-Michel en Bruxelles, la Palais des Beaux-Arts en Charleroi, la Forum en Liège, la WEX en Marche-en-Famenne, ktp.

En la kulisoj, «Sois Belge et tais-toi!» estas skribita de André REMY kaj Baudouin REMY, kiuj ankaŭ ludas rolojn en la spektaklo. Inter la interpretistoj, necesas citi: Stéphanie COERTEN, Elsa ERROYAUX, Nathalie HUGO, Marc LEBON, Philippe PETER kaj Joël RIGUELLE. La reĝisado estas de Olivier LEBORGNE, Thibaut NÈVE kaj Victor SCHEFFER, sub la direktado de la Compagnie Victor.

Fine, «Sois Belge et tais-toi!» ankoraŭ estas la titolo de libro, publikigita ĉe la eldonoj Racine, kun la plej bonaj tekstoj de la spektaklo dum la 10 lastaj jaroj...