BROUYÈRE Jean-Marie

Belga desegnisto kaj scenaristo el franclingva esprimo (Peer 1943 – ? 2009).
• Plennomo: Jean-Marie BROUYÈRE.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - ʼmari: bruʼjɛ:r].


Post studadoj ĉe la Instituts Saint-Luc Bruxelles, Jean-Marie BROUYÈRE komencas sian karieron en bildrakonto dum la jaroj 1960 kaj skribas seriojn kiel «Onomatopax» kaj «Toutouffu» en la semajna ĵurnalo «Tintin».

Poste, Jean-Marie BROUYÈRE iras al la konkurencan ĵurnalon «Spirou», kie li skribas multnombrajn rakontojn por Jean-François CHARLES, André GEERTS, Bernard HISLAIRE, Jean-Claude SERVAIS kaj Marc WASTERLAIN.

Fine, se lia plej grava kreaĵo estas la serio «Archie Cash» por Malik, Jean-Marie BROUYÈRE ankaŭ partoprenas en la renoviĝo de «LʼÉpervier bleu» kun Sirius.