BUYLE Frédéric

Belga apneisto kaj fotografisto el franclingva esprimo (? 1972).
• Plennomo: Frédéric BUYLE.
• Prononco: [fredeʼrik ʼbœ:jl].


Ekde sia infanaĝo, Frédéric BUYLE estas en kontakto kun la maro, navigante dum kelkaj monatoj per jaro sur la familia velŝipo. En sia 10a jaraĝo, li malkovras la apnean plonĝadon kaj la submaran ĉasadon. Post kelkaj jaroj da praktiko, li komencas instrui apnean plonĝadon en 1991.

Du jarojn post siaj studadoj pri komuniko kaj reklamo, Frédéric BUYLE realigas sian unuan mondan rekordon en 1995. Samtempe, li decidas dediĉi sian vivon al la apnea plonĝado kaj vojaĝas ĉirkaŭ la mondon. En 1996, li partoprenas en la unua Monda Pokalo kaj atingas la plej malaltan profundon de la konkurso.

La sekvantan jaron, li kreas lernejon pri apnea plonĝado en la franca insulo Porquerolles, organizas konkurson kaj realigas sian duan mondan rekordon. En 1998, li partoprenas en la dua Monda Pokalo, fariĝas instruisto ĉe la Apnea Academy kaj organizas kursojn pri apnea plonĝado kun Umberto PELIZZARI. En 1999, Frédéric BUYLE gajnas la precipan konkurson el la jaro, la Red Sea Dive Offʼ, kaj realigas sian trian mondan rekordon en Svislando. Samjare, li ankaŭ trapasas unuafoje la mitan baron de la 100 metroj da profundo en la akvoj de Porquerolles.

Intertempe, Frédéric BUYLE fariĝas vicprezidanto de AIDA International, la estraro pri apnea plonĝado. En 2000, li gajnas du seriojn en la Monda Pokalo kun la belga teamo, realigas sian kvaran mondan rekordon en Britio kaj iniciatas esploran programon pri apnea plonĝado, kunlaborante kun universitatoj kaj sportaj instruistoj. En 2001, li partoprenas en la trejnado kaj la organizado de du mondaj rekordoj kun Tanya STREETER.

Post la rekordoj, li dediĉas sin al la fotografio kaj la submara videoo. Tamen, ĉiuj liaj fotografioj estas realigitaj dum apnea plonĝado. De tiam, li ĝuas internacian reputacion en la mondo de la apneo, ĉar la plej grandaj ĉampionoj el la profesio jam estis fotografiitaj aŭ filmitaj de Frédéric BUYLE...



Premiaro
• Monda rekordo en varianta pezo, je -51 metroj, en Belgio (1995).
• Plej malalta profundo dum la Monda Pokalo, je -51 metroj, en Francio (1996).
• Monda rekordo en konstanta pezo, je -53 metroj, en Svislando (1997).
• Venkinto de la Caledonian Cup, en Nov-Kaledonio (1999).
• Dua en la teama konkurso International Derby, en Monaco (1999).
• Venkinto de la teama Dolphin Cup, en Svislando (1999).
• Venkinto de la Red Sea Dive Offʼ en konstanta pezo, je -60 metroj, en Egiptio (1999).
• Monda rekordo en konstanta pezo, je -58 metroj, en Svislando (1999).
• Venkinto de la teama Dolphin Cup, en Svislando (2000).
• Monda rekordo en konstanta pezo, je -65 metroj, en Britio (2000).
• Venkinto de du serioj en la Monda Pokalo kun la belga teamo (2000).