DALOZE Guy

Belga ĵurnalisto el franclingva esprimo (Binche 1940 — ? 2007).
• Plennomo: Guy DALOZE.
• Prononco: [ʼgi daʼloz].


En 1966, Guy DALOZE komencas sian karieron ĉe «La Libre Belgique», en politika fako. Dum pli ol 20 jaroj, li estas servadestro antaŭ ol fariĝi adjunkto de direktoro en la sama ĵurnalo. Estas tiu kadre, ke li kreas la “Dictée du Balfroid” kaj la vojaĝoj de “La Librévasion”, interalie.

Kolumnisto kaj polemikisto, Guy DALOZE travivas la institucian evoluon de la lando dum la kvardek lastaj jaroj, de la divido de la Université de Louvain ĝis la nuna federismo. Plie, li ankaŭ skribas kelkajn librojn pri la kortego, la politiko kaj la turismo en Belgio. Cetere, lia lasta libro estas dediĉita al la biografio de Wilfried MARTENS.

Intertempe, Guy DALOZE laboras por la televido RTL-TVI kaj realigas la politikan elsendon “Question à domicile” dum la jaroj 1980. Kvankam, li ludas gravan rolon en la historio de «La Libre Belgique» kiel prezidanto de la Société des Rédacteurs dum 1982-1984, periodo dum kiu la ĵurnalo havas financajn problemojn. Fine, emerita nur depost du jaroj, li ankoraŭ skribas duonmonatan kronikon pri politiko en la ĵurnalo ĝis sia morto.