MORREN Édouard

Belga botanikisto el franclingva esprimo (Gent 1833 – Liège 1886).
• Plennomo: (Charles) (Jacques) Édouard MORREN.
• Prononco: [(ʼʃarl) (ʼʒɑ:k) edwʼar mɔʼrɛn].


El Flandra deveno, li transloĝiĝas kun sia familio en Liège, kie sia patro Charles MORREN estas nomumita profesoro fine de 1835. Komence, li vizitas duagradajn lernadojn ĉe la Collège Saint-Servais. Poste, en 1851, li ricevas diplomon pri beletroj kaj filozofio el la Université de Liège. Sed Édouard MORREN pli volonte pensas al la vegetaĵoj kaj konsekvence sekvas studadojn pri sciencoj. En 1852, por respondi al konkursa demando ĉe lʼAcadémie des Sciences, li sendas manuskripton kun 516 paĝoj kaj atlason kun 28 paĝoj.

Inter 1857 kaj 1886, Édouard MORREN estas profesoro pri botaniko kaj direktoro de la Jardin Botanique de Liège. Samtempe, li estas redaktoro de la revuo «La Belgique Horticole», en kiu li publikigas multe da novaj specioj. Tiamaniere, ke li baptas kaj priskribas 77 bromeliacojn, 14 marantacojn, 9 orkidacojn, 2 akantacojn, 2 krasulacojn, 2 malvacojn, 1 lentibulariacon, 1 piperacon kaj 1 primulacon!

Fine, li ne sin tenas je la akirita sperto, kaj esploras la alilandajn institutojn, kies la modeloj estas uzeblaj ĉe la botanika ĝardeno en Liège. La origina plano de lia patro estas modifiita laŭ la evoluo de scienco, sed la multnombraj administraj problemoj kaj la manko de mono, permesas nur la realigadon de parto de la projekto. Tial, la instituto de botaniko – kun laboratorioj kaj klasĉambroj – estas konstruita, sed lʼaro de antaŭviditaj vitrodomoj neniam estas tute kreita. Plie, li devas cedi parton de la terenoj, por la konstruo de la instituto de farmacio. Je la 24a de Novembro 1883, la botanika ĝardeno kaj la instituto estas inaŭguritaj, eĉ se Édouard MORREN ne longe profitas de sia verko…