Namur

Belga urbo, situanta en la provinco Namur.
• Plennomo: Namur.
• Prononco: [naʼmyr].
• Traduko: Namür en germanlingvo, Namen en nederlandlingvo kaj Nameur en valonlingvo.


Namur estas unu el la 133 municipoj, kiuj ricevas la honortitolon “urbo”, en 1825. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Namur kaj, ekde 1986, la ĉefurbo de Wallonie. La urbo estas ankaŭ la seĝo de la Parlamento, la Registaro kaj la Ŝtatoficistaro de Wallonie.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². Tamen la urbo Namur nombras proksimume 107.939 loĝantojn (2008). Tio ankaŭ signifas 604 loĝantojn/km².

Ekonomio
Kun rivera haveno, aŭtovoja kerno kaj multnombraj komunumaj, regionaj kaj provincaj institucioj, Namur estas unu el la kolonoj de la ekonomio en la samnoma provinco. Oni efektive kalkulas 28 metiistajn kaj industriajn zonojn, aferan kaj sciencan parkojn sur la teritorio. La triaranga sektoro estas la plej reprezentita (75%), eĉ se la duaranga sektoro estas tre aktiva, en fakoj kiel la nutraĵa industrio, la konstrumaterialoj kaj ŝtonejoj, la meĥaniko kaj metalkonstruoj, la ĥemio kaj vitra industrio, la informatiko kaj telekomunikadoj, ktp.

Esperanto
En Namur, ĉiam estas ebla sekvi kursojn de esperanto ĉe la Facultés de Philosophie et Lettres, pere de lʼasocio sen profita celo Komunikado.

Geografio
La urbo Namur estas situanta en Wallonie sude de Belgio kaj estas dependaĵo de la provinco Namur. Proksime de la kunfluejo inter la Sambre kaj la Meuse, la centro de la aktuala urbo estas fondita sur aluvia ebenaĵo, proksimume 61 km sudoriente de Bruxelles. Tio reprezentas areon de 178,52 km².

Ĝemelurbo
La urbo Namur estas nun ĝemelita kun: Belmont (Usono), Bourg-en-Bresse (Francio), Columbus (Usono), Lafayette (Usono) kaj Québec (Kanado).

Historio
Se la ekzakta deveno de la nomo restas nekonata, la historio de la urbo estas bone dokumentita, pere de multnombraj arkivoj kaj arkeologiaj operacioj. Sondaj esploradoj en la historia kerno Grognon, sub la malnova Place Saint-Hilaire, malkovras okupadon de la situo dum la Mezolitiko, 6700 jaroj antaŭ nia erao. Plie, Namur estas historia urbo, kies la unua urbanizado okazas dum la roma konkero. Dum la periodo de la Mezepoko ĝis la sendependeco de la lando, la urbo pasas inter la manoj de preskaŭ ĉiuj la eŭropaj povoj. Cetere, la historia centro estas parte detruita aŭ brulegigita dum la sieĝoj de 1692 kaj 1695. Tamen, la fino de la militoj de la franca Reĝo Louis XIV forigas la urbon de la batalkampoj. Konsekvence, la urbo travivas intensan rekonstruadon, kiu donas al ĝi sian aktualan fizionomion. Tra la tuta XIXa Jarcento, la urbo ĝuas sian provincan trankvilon, for de la masiva industriigo aŭ de la potencaj rondoj, sed pro ĝia strategia pozicio sur la vojo de la invadoj ĝi denove fariĝas celtabulo dum la du mondmilitoj. Bedaŭrinde, ĝi estas bombardita plurfoje. Sia statuso de plej centra urbo el Wallonie kaj de ĉefurbo de la Région Wallonne ebligas realigi gravajn laborojn de restarigo.

Klimato
La urbo Namur ĝuas mildan klimaton de oceana influo. Tamen, ĝia topografio kaŭzas gravajn variacojn de temperaturo inter la supro de la citadelo (norde) kaj la kvartalo La Plante (sude). Kutime, oni observas proksimume 200 tagojn de pluvo per jaro.

Lingvo
La oficiala lingvo de la urbo Namur estas la franca.

Politiko
La urbo estas sub socialisma regado dum 30 jaroj. Sed, okaze de la komunumaj balotoj je la 8a de Oktobro 2006, Namur havas novan koalicion inter la partioj CDH, ECOLO kaj MR. Ĉi tio ne estas granda ŝanĝo en la administrado de la aferoj.

Religio
Katolika, la urbo Namur estas ekde 1559 la seĝo de episkopejo, kiu kalkulas multe da paroĥoj. Plie ekzistas loĝion da framasonoj, kelkajn moskeojn kaj protestantajn templojn. Kontraŭe ne ekzistas oficialan sinagogon.

Transporto
La urbo Namur estas ideale situita ĉe la koro de komunikiloj: kies, aŭtobuso (kun 22 antaŭurbaj kaj 24 urbaj linioj), trajno (kun 1 ĉefa kaj 6 akcesoraj stacidomoj) kaj veturilo (kun du precipaj aŭtovojoj).

Urbanismo
Fine de la XVIIa Jarcento, la urbo Namur multe suferas de la eŭropaj bataloj. Hodiaŭ, se la konstruspaco estas pli densa, la urbanizado montras du grandajn formojn: unue la konstruspaco estas koncentrita en la sinsekvaj fortikaĵoj de la urbo kaj due la konstruspaco adoptas la karakterizaĵojn de kvinpinta stelo. Malgraŭe ĝi enhavas rimarkindajn konstruaĵojn el civila (Halle alʼChair, Hospice Saint-Gilles, Théâtre Royal de Namur), milita (Arsenalo kaj Citadelo) kaj religia (Cathédrale Saint-Aubain, Église Saint-Jean-Baptiste, Église Saint-Loup) heredaĵoj.