DELAHAYE Gilbert

Belga verkisto el franclingva esprimo (Franqueville-Saint-Pierre {FR} 1923 – ? 1997).
• Plennomo: Gilbert DELAHAYE.
• Prononco: [ʒilʼbɛr dǝlaʼe:].


De belga patro kaj de franca patrino, la tuta familio de Gilbert DELAHAYE transloĝiĝas al Dunkerque en 1926. La infanaĝo de la knabo estas dividita inter la Mer du Nord, la ferioj en Normandie kaj la vizitoj ĉe siaj geavoj en Tournai. Dume, li lernas ĉe la Institut Notre-Dame des Dunes.

En 1937, kiam li estas 14 jara, li definitive transloĝiĝas kun sia gepatroj al Tournai. Gilbert DELAHAYE daŭrigas siajn studadojn ĉe la Collège des Jésuites en la sama urbo. Al tiu epoko li jam skribas siajn unuajn poemojn.

Dum la Dua Mondmilito, Tournai fajras kaj Dunkerque agonias. Konsekvence, Gilbert DELAHAYE rifuĝas en Charente dum mallonga momento. Post siaj studadoj ĉe la Institut Saint-Luc de Tournai, li eniras la eldonojn Casterman en 1944 kiel tipografiisto, kie li fine restas dum 30 jaroj.

En 1949, Gilbert DELAHAYE vizitas la literaturajn rondojn Jeunesses littéraires de Belgique kaj Jeunes Lettres Hennuyères. Tiam, li fondas Jeu Tournay, kiu fariĝas la poezian rondon Unimuse en 1952. Li ankaŭ renkontas Armand BERNIER, Maurice CARÊME, Jacques ÉLAN, Géo LIBBRECHT kaj Caroline STIÉNON DU PRÉ.

En 1950, li publikigas sian unuan poemaron «Marines». En 1953, li kreas la personon Martine, kun la kunlaboro de la desegnisto Marcel MARLIER. En 1954, la unua albumo de la serio aperas, sub la titolo «Martine à la ferme». Tiamaniere, ke Gilbert DELAHAYE skribas unu albumon per jaro ĝis sia morto. En 1957, li ricevas la Prix Max Rose, por la poemaro «Les enfants de minuit».

Inter la multnombraj literaturaj premioj, Gilbert DELAHAYE ricevas: la Prix Auguste Marin (1960) por la poemaro «Les racines du cœur», la Prix de Poésie de l’Île de France (1974), la Prix Albert DAUZAT (1979) por la poemaro «Du coq à lʼâne», la Prix Jacques PRÉVERT (1985) de la Fédération Nationale des Écrivains de France por la tuta verko, la Prix de l’Alliance Française (1992) kaj la Prix Maurice GENEVOIS de l’Académie des Provinces Françaises (1993). Intertempe, li publikigas kelkajn poemarojn kaj dediĉas antologion al Maurice CARÊME (1969). Fine, en 1994, li festas la 40 jarojn de Martine ĉe la Maison de la Culture de Tournai...