Grottes de Han

Belga grotaro, situanta en Wallonie, provinco Namur.
• Plennomo: Grottes de Han.
• Prononco: [ʼgrɔt ʼdǝ *ʼhɑ̃].
• Adreso: rue Joseph LAMOTTE 2, 5580 Han-sur-Lesse.


En urbo Han-sur-Lesse situas aron da grotoj, apud la Lesse, kiu estas respondeca pri la erozio el parto de la kalkoŝtona monteto. La rivero malaperas subtere dum proksimume 1.100 metroj. En la Grottes de Han, la temperaturo estas malvarma dum la tuta jaro (13° C).