kraminjono

Belga danco kaj vorto el valona origino.
• Etimologio: el la malnova franclingva vorto cramillon, kiu signifas “dentostango”.
• Traduko: cramignon en franclingvo.


Oni temas pri tradicia farandolo, kiu estas dancita en la stratoj de la valonaj vilaĝoj, je la sono de harmoniorkestroj. La kraminjono estas onda vico de gedancistoj, kun, kape de procesio, la kapitano, armita per bukedo da floroj. Plie, ĝi okazas en la urboj norde de Liège, kiel Dalhem, Haccourt, Hermalle-sous-Argenteau, Heure-le-Romain, Visé kaj en la valo de la rivero Geer.

La origino de tiuj longaj dancoj ŝajne aperas dum la XIIIa Jarcento. Ĉiu vilaĝo estas frekventita nur de du aŭ tri familioj. Okaze de la fino de la grenrikoltoj, la kraminjono oferdonas pretekston al la gejunuloj renkontiĝi kaj, por la plej granda ĝojo de la gepatroj, edziĝi...

Hodiaŭ, la diversaj kraminjonoj havas ilian vestan kodon: roboj por la fraŭlinoj kaj kostumoj por la fraŭloj. Oni ĉiam formas du klanojn, kiuj provas kunigi la plej grandan nombron da partoprenantoj, foje inter 50 kaj 70 paroj. Fine, la grupoj estas rekoneblaj pro la bukedo de la unua paro, kiu estas la lastvice edziĝita de la jaro.