Belga motorŝipo el urbo Namur.
• Plennomo: Namourette.
• Prononco: [namuʼrɛt].
La Namourette, en rilato al sia devena urbo Namur, estas malgranda boato kiu permesas transporti ĝis 12 pasaĝeroj. Ĝi navigas dum la someraj monatoj sur la riveroj Meuse kaj Sambre. Survoje ĝi faras 5 haltojn: Jambes, Joséphine-Charlotte, Namur, Évêché kaj Salzinnes.