Singe du Grand Garde

Belga statuo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Singe du Grand Garde.
• Prononco: [ʼsɛ̃ʒ ʼdy ʼgrɑ̃ ʼgard].
• Adreso: Grand'Place 22, 7000 Mons.


El nekonata deveno, la Singe du Grand Garde situas sur la fasado de la urbodomo en Mons. Oni diras ke ĝi alportas feliĉon al tiu, kiu ektuŝas ĝian kapon de la maldekstra mano. Cetere ĝi estas tiel ofte karesita de la loĝantoj kaj de la turistoj ke ĝia kranio estas tute polurita...