CELIS Pierre

Belga bierfaristo kaj entreprenisto (Hoegaarden 1925 – Tienen 2011).
• Plennomo: Pierre CELIS.
• Prononco: [ʼpjɛ:r ʼselis].


Pri la junaĝo de Pierre CELIS oni preskaŭ scias nenion. Escepte, ke li laboras kun sia patro en la familia farmdomo kaj ke li helpas ĉe la bierfarejo de lia najbaro Louis TOMSIN. Al tiu epoko, la specialaĵo en la regiono estas la blanka biero.

Kiam Louis TOMSIN fermas sian bierfarejon en 1955, tiu specialaĵo malaperas de la urbo Hoegaarden. Sed, Pierre CELIS, kiu fariĝas laktisto post sia edzeco, reprenas la faradon de la biero en 1965. Dum la unua jaro li simple komencas kun lavkuvo en la garbejo de sia patro...

Dankʼal pruntado de sia patro, Pierre CELIS aĉetas la necesajn ekipaĵojn por sia nova aktiveco, ĉe forlasita bierfarejo en Zolder. Lia unua biero Hoegaarden estas farita je la 19a de Marto 1966 ĉe la Brouwerij CELIS. En 1978, li ŝanĝas la nomon de sia bierfarejo en Brouwerij de Kluis. En 1980, li aĉetas kaj investas en Hougardia, la eksa limonadfarejo, kaj transloĝiĝas la produktadon al la novaj konstruaĵoj. En 1985, lia bierfarejo estas detruita per la fajro, bedaŭrinde. Ĉar la konstruaĵoj ne estas sufiĉe asekuritaj, li estas devigita vendi sian firmaon al Interbrew.

La glaso elektita de Pierre CELIS por surtabligi la bieron ne estas fremda en ĝia sukceso. Oni temas pri stoko da marmeladopotoj, rekonvertitaj en bierglasoj, kiuj falas inter la manoj de la bierfaristo. Ili estas ĉiam uzitaj hodiaŭ.

Tiam, Pierre CELIS formigras en Usonon, kie li realigas sian revon: konstrui bierfarejon en Austin, administrita de sia filino Christine, kaj kie li produktas la bieron CELIS White laŭ la originala recepto, kiu faris lian sukceson en Belgio.

Post multnombraj vojaĝoj inter Usono kaj Belgio por siaj aferoj kaj pro kelkaj sanproblemoj, Pierre CELIS revendas lian amerikan bierfarejon kaj definitive rehejmiĝas en Hoegaarden, fine de la jaro 2009.