DE WINNE Frank

Belga fluginĝeniero, kosmonaŭto kaj militisto (Ledeberg 1961).
• Plennomo: Frank DE WINNE.
• Prononco: [ʼfrank ʼdǝ ʼwin].


Frank DE WINNE ricevas diplomojn ĉe la Koninklijke Kadettenschool en Lier (1979) kaj ĉe la École Royale Militaire en Bruxelles (1984), kun la rango de Magistro pri Sciencoj en Inĝenieristiko. En 1986, post studtempo en la aera komponanto de lʼarmeo, li fariĝas operacia piloto de Mirage 5. En 1989, ĉe la entreprenejo Sagem en Paris, li kunlaboras en programo por plibonigi sekurecon de la sama aviadilo.

En 1992, Frank DE WINNE ricevas sian gradon kiel testpiloton de la Empire Test Pilotsʼ School en Boscombe Down, kaj samtempe la ordenon McKenna Trophy. En decembro 1992, li laboras kiel testpiloton por la belga Aerarmeo. En junio 1993, dum flugo kun aviadilo F16 Fighting Falcon super la urbo Marche-en-Famenne, li devas uzi sian elĵetan seĝon por sendanĝere surgrundiĝi. De januaro 1994 ĝis aprilo 1995, li estas respondeca pri flugsekureco ĉe la First Fighter Wing en Beauvechain. De aprilo 1995 ĝis julio 1996, li estas testpiloto por la European Participating Air Forces ĉe la Edwards Air Force Base en Kalifornio, kie li laboras en la ĝisdatigo de la programoj por la F16.

De 1996 ĝis aŭgusto 1998, li denove estas testpiloto en la belga Aerarmeo, respondeca por ĉiuj testoprogramoj kaj por ĉiuj interfacoj por aviadilaj kaj softvaraj ĝisdatigoj. Je la 12a de Februaro 1997, Frank DE WINNE renkontas motoroproblemojn flugante ene de F16 Fighting Falcon super dense loĝata areo proksime de Leeuwarden. Tamen, li ĝustatempe povas surgrundigi sian kriplan aviadilon sur nederlanda aviadilbazo, pro kio li ricevas la premion Joe Bill Dryden Semper Viper Award.

En aŭgusto 1998, Frank DE WINNE fariĝas majoro de la 349a eskadro en Kleine Brogel. Cetere, dum la Operation Allied Force de NATO en la Balkana Duoninsulo, li komandas la belg-nederlandan Deployable Air Task Force kaj sukcesas en 17 atakmisioj. Post tiu operacio, la nederlanda registaro premias lin per la grado de Officier in de Orde VAN ORANJE-NASSAU.

En oktobro 1998, Frank DE WINNE estas selektita kiel astronaŭtkandidato de la European Space Agency. En januaro 2000, li eniras la European Astronaut Corps, kies la hejmbazo estas la European Astronaut Centre en Köln. Plie, li alportas teknikan subtenon por la projekto X38/Crew Return Vehicle, ĉe la European Space Research and Technology Centre en Noordwijk. En aŭgusto 2001, li ricevas trejnadon ĉe la Yuri GAGARIN Cosmonauts Training Centre, proksime de Moskva. Tiu trejnado inkludas specialajn ekzercojn por prepari lin al la International Space Station kaj al la flugo en Soyuz...

Inter la 30a de Oktobro kaj la 10a de Novembro 2002, la unua spacvojaĝo de Frank DE WINNE kiel fluginĝeniero estas ekskurseto al la International Space Station, flugante per Sojuz TMA-1 kaj reflugante per Soyuz TM-34. Dum lia vojaĝo en spaco, li sukcese aranĝas programon de 23 eksperimentoj pri la biologio, la fizikaj sciencoj kaj la edukado. Precize li studas la efikon de la kosma radiado sur mamulaj ĉeloj, por kompreni la maljuniĝadon en Alzheimer kaj Parkinson malsanoj.

De la 27a de Majo 2009, Frank DE WINNE flugas per Soyuz TMA-15 kaj partoprenas en sesmonata misio sur la International Space Station. Tiamaniere, ke li estas la unua astronaŭto el la European Space Agency, kiu estras spacmision. Dum tiu tempo, li ankoraŭ faras kelkajn eksperimentojn, kiuj montras pliajn reagojn en la spaco.

De tiam, Frank DE WINNE kalkulas pli ol 2.300 flugajn horojn sur Mirage 5, F16, Jaguar kaj Tornado. Li ankaŭ agas kiel prezidanto ĉe la Belgian Armed Forces Flying Personnel Association. Li nuntempe estas brigada generalo.

Inter la premioj, Frank DE WINNE ricevas la Medal of Friendship en Rusio, la honoran doktorecon de la Universiteit Hasselt (2003) kaj la titolon de vicgrafo de la reĝo Albert II (2006).