Henriette

Belga princino el franclingva esprimo (Bruxelles 1870 – Sierre {CH} 1948).
• Plennomo: Henriette (Marie) (Charlotte) (Antoinette) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [*ɑ̃ʼrjɛt (ʼmari:) (ʃarʼlɔt) (ɑ̃twaʼnɛt) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Henriette DE BELGIQUE en franclingvo, Henriëtte VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Henriette VON BELGIEN en germanlingvo.


Henriette estas filino de la princo Philippe kaj de lia edzino la princino Marie. Verdire, ŝi estas la plej juna ĝemelino de la edza paro, ĉar la alia Joséphine mortas je la aĝo de ses semajnoj en 1871. Ŝiaj aliaj gefratoj estas Baudouin, Joséphine kaj Albert I.

Pri ŝia junaĝo oni preskaŭ nenion scias. Tamen, la 12an de Februaro 1896, Henriette edziniĝas en Bruxelles kun la duko Emmanuel DʼORLÉANS, filo de la duko Ferdinand DʼORLÉANS kaj de la dukino Sophie-Charlotte IN BAYERN. La juna paro transloĝiĝas al Neuilly-sur-Seine kaj havas kvar infanojn: Louise, Sophie, Geneviève kaj Charles-Philippe.

Intertempe, ŝi ofte faras reĝajn vizitojn por sia frato Albert I. Ekzemple, en 1914, ŝi vizitas hospitalon en Neuilly-sur-Seine, en kiu la usonaj soldatoj estas kuracitaj. Plie, en du leteroj, Henriette kaj sia bofratino Elisabeth formulas ilian dankemon kaj petas pli da subteno de la amerika Commission for Relief in Belgium, kiu helpas la Belganoj kaj la Nordfrancanoj depost la germana invado.

Sed Henriette ankaŭ havas aliajn talentojn. Akvarelistino, ŝi ilustras plurajn verkojn: kies, «Fleurs des Alpes, cueillies dans mes excursions» (1928), «Notre voyage en Afrique» (1928) kaj «Les Croix des Alpes» (1937). Sportistino, ŝi estas ofte konsiderata kiel la plej lerta ĉasistino inter reĝaj virinoj.

Fine, la princino Henriette forpasas en Sierre dum 1948, kaj estas entombigita apud sia kara edzo Emmanuel en la kripto de la Chapelle Royale de Dreux, la franca maŭzoleo de la familio DʼORLÉANS.