bakelito

Belga invento (1909).


La bakelito estas nomo de sinteza rezino, produktita el kunigo de fenoloj kaj formaldehidoj, kreita de la kemiisto Leo BAEKELAND dum 1909 en Usono. La nomformo Bakelite estas registrita markonomo de Union Carbide Corporation. Plie, komence de la XXa Jarcento, tiu materialo anstataŭas la celuloidon en ĉiu uztereno.

Vere la bakelito estas malmola materialo kun izolaj kaj rezistaj proprecoj. Pro tio ĝi estas tre utila en elektraj instalaĵoj. Sed oni ankoraŭ uzas ĝin por fabriki gluaĵojn, juvelojn, kuirilojn, ludilojn, muldoformojn, radioricevilojn kaj telefonojn.

Hodiaŭ, tiu materialo estas malofte uzita pro sia kosto kaj komplekso da fabrikado. Tamen, escepto al tiu ĝeneraligita dekadenco, estas ĝia ĉeesto en komponantoj, kie ĝiaj proprecoj estas necesaj, kiel en la mulditaj cilindroj de bremsdiskoj, en la elektraj kontaktoskatoloj kaj en la pecoj por elektraj gladiloj. De kelkaj jaroj la bakelito fariĝas eĉ objekto de kolekto.