Aquatopia

Belga amuzparko, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Aquatopia.
• Prononco: [ʼakwa,topja].


Aquatopia estas eduka kaj sufiĉe populara amuzparko, kiu situas sur la Koningin Astridplein en Antwerpen, apud la stacidomo. En mara ornamo, ĝi prezentas multnombrajn akvariojn kaj basenojn, kune kun diversaj marvivejoj (koralrifoj, pluvarbaroj kaj riverdeltoj interalie), ekspozicioj (naŭtiloj, polpoj kaj ŝarkoj interalie) kaj aliaj misteroj de la profunda maro. Ĝi enhavas 1.000.000 litrojn da akvo kaj proksimume 10.000 specojn da fiŝoj kaj reptilioj...