Baarle-Hertog

Belga urbo, situanta en la provinco Antwerpen.
• Plennomo: Baarle-Hertog.
• Prononco: [ʼbɑ:rl *ʼɛrtɔɣ].
• Traduko: Baerle-Duc en franclingvo.


Vere, la limoj de la urbo Baarle-Hertog estas historia kuriozaĵo, karakterizita per la implikaĵo de malkontinuaj parceloj en la nederlanda urbo Baarle-Nassau. De ĉiam, tiu aparta situacio okazigas multnombrajn ĉikanaĵojn kaj malfacilaĵojn. Sed, hodiaŭ, la turismaj avantaĝoj estas evidentaj...

En 1843, dum la diskutoj pri la limo inter Belgio kaj Nederlando, la du landoj penas por akordigi la ĝeneralan konturdesegnon en tiu zono. Konsekvence, la Verdrag van Maastricht ne do difinas la landlimon inter la mejloŝtonoj 214 kaj 215. Oni plene fidas al la kadastra etato el 1841, kiu indikas la naciecon de ĉiu parcelo laŭ la diversaj interŝanĝoj kaj vendoj inter la sinjoroj de Breda kaj la dukoj de Brabant. Rezultas 30 enklavojn: 21 belgaj enklavoj en Nederlando kaj 8 nederlandaj enklavoj en Belgio. La “truo” inter la mejloŝtonoj 214 kaj 215 estas oficiale fermita la 26an de Aprilo 1974, per akordo inter la du landoj, kiu estas subskribita en Turnhout. Intertempe, unua plia parcelo – kiu apartenis al nenia lando – estas ankoraŭ eltrovita sude de Ulicoten. Fine ĝi estas atribuita al Belgio, kiel 22a enklavo de la urbo Baarle-Hertog, en 1995.

En Baarle-Hertog, ne estas malofta trovi domojn dividitajn per la landlimoj. Eĉ povas esti, ke kelkaj enirpordoj de domoj aŭ tabloj de restoracioj estas delokitaj, por profiti de la plej avantaĝaj kondiĉoj de la leĝo en la unu aŭ la alia lando! Fine estas “kvarpunkto”, kie kruciĝas kvar landlimajn liniojn, inter la enklavoj H1 kaj H2.