DE SMET Wim

Belga esperantisto kaj zoologo el nederlandlingva esprimo (Antwerpen 1932).
• Plennomo: Wim (M.) (A.) DE SMET.
• Prononco: [ʼwim ʼdǝ ʼsmɛt].

Pri la vivo de Wim DE SMET oni nenion scias bedaŭrinde. Escepte, ke li estas fakulo pri cetacoj, kiu ricevas licencion pri zoologio en 1954. Post vojaĝoj tra Afriko en 1955/56, li studas en Italio, Svedio kaj Skotlando. En 1961, li fariĝas esploristo ĉe la Fonds National de la Recherche Scientifique. En 1966, li doktoriĝas kaj instruas en Ruando (1986/1987), en Surinamo (1988/90) kaj en Gabono (1991).

De longe Wim DE SMET estas esperantisto. Plie, li estas plenrajta membro de lʼAkademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San Marino, al kiu li apartenas ekde la fondo. Cetere, li instruas esperante en AIS-sesioj en Trier (Germanio) kaj Bydgoszcz (Pollando).

Fine, Wim DE SMET ellaboras projekton pri la “Nova Biologia Nomenklaturo”, per kiu li celas ordigi la kaosan nomenklaturon (precipe de zoologio) kaj por kiu li ricevas la Prix Germain PIRLOT en 1999.