Hergé

Belga desegnisto kaj scenaristo (Etterbeek 1907 – Woluwe-Saint-Lambert 1983).
• Plennomo: Georges Prosper REMI, Hergé (artiste).
• Prononco: [ʼʒɔrʒ prɔsʼpɛr rǝʼmi , ɛrʼʒe].


Post lia naskiĝo, la gepatroj Élisabeth DUFOUR kaj Alexis REMI ne ĉesas transloĝiĝi en la Région de Bruxelles-Capitale. Plie, la malgranda Georges estas neeltenebla infano, kontraŭ kiu la plej efika rimedo estas doni al li krajonon kaj paperon. Dum la Unua Mondmilito, ĉe unuagrada lernejo en Ixelles, li desegnas bildrakontojn, kiuj montras la problemojn de knabeto kun la germana okupanto.

Post sia komunio, Georges REMI sekvas duagradajn studadojn ĉe lʼInstitut Saint-Boniface-Parnasse de Bruxelles kie, malgraŭ persistema legendo, li estas bonega studento en ĉiuj la fakoj, escepte en desegno! Skolto, li eniras la Boys-Scouts de Belgique (1918) kaj poste la Troupe Saint-Boniface (1921), kie li ricevas la toteman nomon “Vulpo Scivola”. Dum la tendaroj, li faras desegnojn kaj publikigas kelkajn el ili en la revuoj de la kolegio Jamais Assez kaj Le Boy-Scout (1921).

Jam en 1924, en la skolta revuo Le blé qui lève, Georges REMI subskribas siajn desegnaĵojn kun la pseŭdonimo Hergé. Kelkajn monatojn posten, li laboras ĉe la ĵurnalo Le Vingtième Siècle, por kiu li rapide fariĝas ilustristo kaj fotoĵurnalisto. Unue, li proponas «Les aventures de Flup, Nénesse, Poussette et Cochonnet», serion da rakontoj pri tri adoleskantoj kaj porkido kiuj travivas diversajn aventurojn. Due, li ankaŭ multe desegnas por la kultura suplemento Le Vingtième Siècle Artistique et Littéraire. Trie, li unuafoje publikigas «Les aventures de Tintin» dum la 10a de Januaro 1929, en la junula suplemento de la ĵurnalo Le Petit Vingtième.

Do, fine de la jaroj 1920, Hergé malkovras – dankʼal Léon DEGRELLE, raportisto ĉe Le Vingtième Siècle en Meksikio – la usonajn bildrakontojn, kie la vortoj rekte “originas” el la buŝoj de la personoj. Komence de la jaroj 1930, li malmulte partoprenas en la virina suplemento de la ĵurnalo Votre Vingtième, Madame, kreante sufiĉe mirigajn kovrojn en Art-Dekora Stilo. Tiam li kreas «Les Exploits de Quick et Flupke» (1930), «Popol et Virginie au pays des Lapinos» (1934) kaj «Jo, Zette et Jocko» (1935). Sed, Le Petit Vingtième duobligas, triobligas kaj eĉ sesobligas sian eldonkvanton, kiam la daŭrigo de «Les aventures de Tintin» estas publikigitaj. Samtempe, li ankoraŭ ilustras plurajn romanojn kaj multajn reklamojn.

Ĉirkaŭ la jaroj 1931 kaj 1932, la artisto subskribas kontrakton kun la eldonisto CASTERMAN el Tournai, kiu ricevas la privilegion realigi ĉiujn la albumojn en franclingvo. Tiamaniere, ke kiam la triaj aventuroj «Tintin en Amérique» finiĝas la 20an de Oktobro 1932 en Le Petit Vingtième, CASTERMAN publikigas la unuan albumon fine de la sama jaro. Intertempe, je la 20a de Julio 1932, Hergé edziĝas kun Germaine KIECKENS en Bruxelles.

En 1934, li konatiĝas kun TCHANG Tchong-Jen, juna ĉina studento ĉe lʼAcadémie des Beaux-Arts de Bruxelles. Rapide, tiu junulo eksplikas la tradiciojn en sia lando, donante pli realistan koncepton pri Ĉinio. Lia kontribuo estas grandega ĉar la «Lotus Bleu» estas la unua aventuro de Tintin por kiu Hergé havas realan dokumenton sub la mano. Plie, la ĉinano ŝanĝas liajn desegnajn kaj pensajn manierojn, kiuj estis sub la influo de stereotipoj el la katolika kaj mezklasa burĝeco. Tiu renkonto estas tiel grava ke en la albumo aperas novan personon, Tchang, memore de sia amiko.

Pro la fino de Le Petit Vingtième dum 1940, Hergé akceptas labori por la ĵurnalo Le Soir, por kiu li kreas la efemeran suplementon Le Soir-Jeunesse. En februaro 1941, laŭ la deziro de la eldonisto CASTERMAN, li preparas novan version de la abumoj, por kolorigi kaj plimallongigi ilin. Al tiu momento, kun la helpo de sia kunlaboranto Edgar P. JACOBS, li korektas desegnajn kaj scenarajn erarojn.

Post la Dua Mondmilito, la persono de Tintin kaj Milou alportas al li eŭropan, kaj eĉ internacian, reputacion. Tamen, kiel multnombraj ĵurnalistoj ĉe Le Soir, li estas akuzita pri kunlaborado kun la malamiko dum la germana okupo. Cetere, inter 1944 kaj 1946, li ne plu povas publikigi siajn desegnaĵojn. Feliĉe, komence de 1946, Raymond LEBLANC fondas la revuon Le Journal de Tintin, por kiu Hergé fariĝas la arta direktoro en Bruxelles. Malgraŭe, li estas laca pri la senĉesaj tumultoj ĉirkaŭ sia laboro kaj suferas pri du deprimoj en 1947 kaj en 1949.

En 1950, li establas Les Studios Hergé, kie kunlaboras Bob DE MOOR, Roger LELOUP kaj Jacques MARTIN. Kun tiu teamo, li publikigas la du albumojn «Objectif Lune» (1953) kaj «On a marché sur la Lune» (1954). En 1955, li travivas ekstergeedzan aferon kun Fanny VLAMYNCK, la nova koloristino. Poste, la studioj realigas pliajn albumojn, kies «LʼAffaire Tournesol» (1956), «Coke en stock» (1958), «Tintin au Tibet» (1959). Liberigita de siaj psikologiaj problemoj, li oficiale forlasas sian edzinon Germaine KIECKENS.

Inter la jaroj 1950 kaj 1960, en perfektema kaj viziema viro, Hergé malkovras novan grafikan metodon, la “klara linio”. Plie li interesiĝas pri desegnofilmo kaj kinarto. En 1955, Raymond LEBLANC – la direktoro ĉe la revuo Le Journal de Tintin – fondas la studiojn Belvision, por adapti «Les aventures de Tintin» al la televido. Aliaparte, la filmoj «Tintin et le Mystère de la Toison dʼOr» (1960) kaj «Tintin et les Oranges bleues» (1964) aperas sur granda ekrano, kun Jean-Pierre TALBOT en la rolo de Tintin. Bedaŭrinde estas malsukceso.

Du novaj libroj «Les Bijoux de la Castafiore» (1962) kaj «Vol 714 pour Sydney» (1966) estas publikigitaj. Kvankam, li decidas iom forlasi la desegnon por esplori sian pasion pri nuntempa arto kaj vojaĝi en la South Dakota. Post lia rehejmiĝo, Greg proponas al Hergé originalan scenaron «Tintin et le Lac aux Requins», por desegnofilmo (1972) kaj por bildrakonto (1973).

Post internaciaj omaĝoj kaj lasta renkontiĝo kun TCHANG Tchong-Jen, li forpasas pro leŭkemio en 1983. De tiam Hergé estas konsiderita kiel unu el la plej famaj artistoj, kiu vendis preskaŭ 200 milionoj da albumoj, tradukitaj en proksimume cent lingvoj – kies Esperanto evidente. Hodiaŭ, lia laboro estas administrita de sia vidvino Fanny VLAMYNCK tra la societo Moulinsart kaj la Fondation Hergé.