Joséphine

Belga princino el franclingva esprimo (Bruxelles 1872 – Namur 1958).
• Plennomo: Joséphine (Caroline) (Marie) (Charlotte) (Antoinette) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [ʒɔzeʼfin (karɔʼlin) (ʼmari:) (ʃarʼlɔt) (ɑ̃twaʼnɛt) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Joséphine DE BELGIQUE en franclingvo, Josephine VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Josephine VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la kvara kaj lasta filino de la princo Philippe kaj de lia edzino la princino Marie. En memoro de ilia antaŭa infanino Joséphine, kiu mortas je la aĝo de ses semajnoj en 1871, la edza paro ankaŭ antaŭnomas ŝin Joséphine. Ŝiaj aliaj gefratoj estas Baudouin, Henriette kaj Albert I.

Ĉe la prestiĝa Palais Royal en Bruxelles, je la 28a de Majo 1894, Joséphine edziniĝas kun sia kuzo Charles-Antoine DE HOHENZOLLERN-SIGMARINGEN, filo de Antónia DE PORTUGAL kaj de Léopold DE HOHENZOLLERN-SIGMARINGEN. De tiu edzeco naskiĝas kvar infanoj: Stéphanie (1895-1975), Marie (1896-1965), Albert (1898-1977) kaj Henriette (1907-1907). Unue, la malgranda familio transloĝiĝas en Berlin, ĉar la edzo estas altranga oficiro en lʼarmeo. Dum la Unua Mondmilito, ŝi kuracas vunditojn en sia bieno, foje transdonas pakaĵojn al malliberuloj kaj eĉ savas kelkajn samlandanojn kondamnitajn al pafekzekutado. Sed, pro sia sufiĉe malsanema korpo, pro edzecaj kaj monaj problemoj, pro la falo de la germanaj imperio kaj marko, ŝi revenas en Belgio en 1921.

Post la morto de sia viro, kaj laŭ sia deziro eniri en religio, Joséphine retiriĝas ĉe la Kloster Sankt Lioba de Freiburg-im-Breisgau en 1935. Fuĝante la naziismon, ŝi transloĝiĝas al la Monastère de Coquelet en Namur. Sed, en 1940, ŝi forlasas Belgio kaj iras al la Prieuré de Madiran apud Tarbes. Tamen, ŝi revenas definitive en Belgio post la Dua Mondmilito, reintegras sian monaĥejon kaj fariĝas patrulino Marie-Joséphine. Tie ŝi forpasas en 1958...