Sint Martinus Basiliek

Belga baziliko, situanta en Vlaanderen, provinco Vlaams Brabant.
• Plennomo: Sint Martinus Basiliek.
• Prononco: [ʼsint - ʼmartinys ʼbazili:k].
• Adreso: Cardijnstraat 1, 1500 Halle.


La baziliko de Halle estas bela ekzemplo de gotika stilo en Brabant. Plie la Sint Martinus Basiliek montras imponan turon de 71 metroj da alto, kun kvin etaĝoj, kaj flankita de 4 turetoj. La sonorilaro entenas 54 sonorilojn por suma pezo de 13 tunoj...