TATON Julie

Belga modelino kaj parolistino el franclingva esprimo (Namur 1984).
• Plennomo: Julie TATON.
• Prononco: [ʼʒyli: taʼtõ].


Dum siaj studadoj pri publikaj rilatoj, Julie TATON estas elektita Miss Belgium 2003, dum tradicia vesperfesto. Konsekvence, ŝi reprezentas la landon tra la tuta mondo dum unu jaro, kio ne permesas al ŝi fini siajn studadojn. Plie ŝi partoprenas en la internaciaj eventoj Miss Universe 2003 kaj Miss World 2003.

En 2004, post ŝia jaro de reĝado, Julie TATON laboras kiel komentistino kaj parolistino ĉe RTL-TVi kaj Radio Contact. En 2006 ŝi estas – kune kun nederlandlingva Francesca VANTHIELEN – la prezentistino de la nova vesperfesto Miss Belgium por la televido. Intertempe ŝi iom kunlaboras en diversaj programoj ĉe France 2.