La Esterella

Belga kantistino el nederlandlingva esprimo (Antwerpen 1919 – 2011).
• Plennomo: Esther LAMBRECHTS (private), La Esterella (artiste).
• Prononco: [ʼɛstɛr ʼlam,brɛɣts , ʼla ʼɛsterɛla].


En la komenco La Esterella laboras kiel kudristino. Sed ŝi kantas dum la festoj kaj estas rimarkita de la orkestrestro Jacques KLUGER. Tamen, ŝi rifuzas kanti en lia grupo, ĉar ŝi ne havas la permeson de siaj gepatroj.

En la jaroj 1940, ŝi regule partoprenas en kantkonkursoj ĉe la spektaklejo Oud-België en Antwerpen. Tie, ŝi konatiĝas kun Charly SCHLEIMOVITZ, kiu fariĝas sia edzo kaj manaĝero. De tiam La Esterella komencas karieron kun popularaj kaj romantikaj kanzonoj en pluraj lingvoj, kiuj estas rapide sukcesoj ĉe la spektantaro.

Dum la Dua Mondomilito, La Esterella estas devigita iri al Germanion, kie ŝi estas famkonata kiel “die Kanone”. Post la milito, ŝi konas grandan sukceson en Eŭropo. En 1948, ŝi kantas ĉe la studio de la BBC, kaj konsekvence fariĝas la unua flandra kantistino al la televido. Inter 1948 kaj 1954 ŝi kantas ĉe la marborda kuracejo dum ses monatoj per jaro. Tiamaniere, ke ŝi havas sukceson en aliaj landoj kiel Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Norvegio, kie ŝi ankaŭ kantas en la loka lingvo.

En 1953 ŝi subskribas kontrakton kun Philips. Al tiu momento, laŭ deziro de tiu firmao, La Esterella ekkantas en nederlandlingvo. Ĝis 1959 ŝi interpretas multnombrajn furorkantojn, kies «Oh Lieve Vrouwetoren» interalie. Kiam sia edzo forpasas en 1962, ŝi interrompas sian karieron kaj laboras kiel sekretariino. En 1970, ŝi edziniĝas kun Victor VAN BUEL, kiu jam mortas en 1980.

Post sia emeritiĝo en 1982, ŝi akceptas montri sin en la radioprogramo «Vragen staat vrij» de la parolisto Jos BAUDEWIJN. Tie La Esterella kantas «Olʼ Man River» de Frank SINATRA. La reagoj estas tiel pozitivaj ke ŝi komencas duan karieron...

Dum la jaroj 1990, La Esterella ankoraŭ registras kelkajn titolojn, kun Coco Jr. kaj Alex CALLIER el la muzikgrupo Hooverphonic interalie. Plie ŝi laboras kun Regi PENXTEN por la muziko de la filmo «Shades». Ŝia plej nova albumo «Liedjes die ik graag zing» estas registrita en 1998.

Malgraŭ sia aĝo kaj malfacilecoj por piediri, La Esterella senĉese daŭrigas kanti. En 2001, ŝi ricevas la premion Voor een Leven Vol Muziek el Radio 2 kaj fariĝas Officier in de Orde van Leopold II. En 2003, ŝi aperas en la mallonga filmo «A Piece of Cake». En 2004, ŝi prezentas la poemon «De Kathedraal antwoordt» kun Tom LANOYE. En 2007, ŝi kantas kun Paul MICHIELS por la televidelsendo «Gaston 80». En 2008, pro kelkaj sanproblemoj, ŝi estas devigata travivi tri monatojn en hospitalo kaj poste iri en resthejmon, kie la aktorino Yvonne VERBEECK ankaŭ emeritiĝas.