Albert I

Tria reĝo de la Belganoj el franclingva esprimo (Bruxelles 1875 – Marche-les-Dames 1934).
• Plennomo: Albert (Léopold) (Clément) (Marie) (Meinrad) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [alʼbɛr (leɔʼpɔl) (kleʼmɑ̃) (ʼmari:) (majnʼrat) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Albert I DE BELGIQUE en franclingvo, Albert I VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Albert I VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la kvina infano kaj dua filo de Philippe kaj de Marie. Al tiu rango, Albert ne estas supozita ludi gravan rolon en la historio de la lando. Escepte ke Léopold II kaj Philippe perdas ilian unuenaskitan filon...

En 1891, la princo Albert vizitas lʼÉcole Royale Militaire, kaj fariĝas leŭtenanto en la regimento de grenadistoj dum la sekvanta jaro. De 1893 ĝis 1909, li estas membro de la Senato kaj publike elparolas pri la plibonigo de la fervoja, mara kaj voja infrastrukturoj tra la lando. En 1898 li ankaŭ vojaĝas en Usono.

En la 2a de Oktobro 1900, Albert edziĝas kun Élisabeth, filino de Carl Theodor IN BAYERN. Rapide ŝi donas al li tri infanojn: la reĝonto Léopold III, Charles-Théodore kaj Marie-José. Plie, la bildo de familia feliĉo, kiun ili alportas en la belga dinastio, estas grandparto de la populareco de la edza paro.

En 1906 Albert kreas lʼŒuvre Royale de lʼIbis, institucio kiu celas plibonigi la instruon de orfoj de malriĉaj fiŝkaptistoj. En 1909, li vizitas la belgan Kongo. En liaj vojaĝlibretoj, li forte kritikas la ekspluatan politikon de la kolonio el lia onklo Léopold II kaj esprimas liajn timojn pri britaj ambicioj.

De la 23a de Decembro 1909, Albert estas la tria reĝo de la Belganoj, post la morto de sia onklo Léopold II. Plie, li estas la unua suvereno, kiu ĵuras en la franca kaj la nederlanda lingvoj. Dum la unuaj jaroj de sia reĝado li strikte observas sian konstitucian rolon. Tamen li ankaŭ provas pliproksimigi la monarĥion de la homoj, forigante la armean eskorton kaj permesante al la ĵurnalistoj akompani lin dum liaj vojaĝoj. En la 8a de Novembro 1910, li revivigas la tradicion de tronoparolado, forlasita de Léopold II.

En 1913, la reĝo Albert I iras al Francion kaj al Germanion por insisti pri la defendokapablo kaj la neŭtraleco de Belgio, en kazo de transpaŝo de la teritorio. En Aŭgusto 1913, li trudas – kun la helpo de la ĉefministro Charles DE BROQUEVILLE – la aŭtonomecon de la alta komando de la armeo kaj la devigan militservon por ĉiuj la viroj. Antaŭ la Unua Mondmilito, li ankaŭ estas elektita por arbitracii internaciajn konfliktojn, kiel inter Italio kaj Urugvajo aŭ inter Germanio kaj Haitio.

Cetere, la rezisto de Belgio – kaj de ĝia reĝo – kontraŭ la invadantoj multe surprizas tra la Eŭropo. La 4an de Aŭgusto 1914, la germananoj eniras la belgan teritorion, dum la reĝo Albert I senprokraste prenas la komandon de la armeo. Antaŭ la progreso de la malamiko, la belga armeo rifuĝas malantaŭ la riverego IJzer, kie ĝi restas dum preskaŭ kvar jaroj. En Septembro 1918, kiam li estas definitive certa de la venko de la Aliancanoj, li ordonas la ofensivon kontraŭ la germana armeo en Vlaanderen. Post la venko en la arbaro Houthulst, kaj du monatoj da bataloj kiuj kondukas la malamikon al Gent, la belga armeo aŭdas pri la armistico subskribita de Germanio en Compiègne. En la vespero de la 11a de Novembro 1918, li ricevas Léon DELACROIX en la Kasteel van Loppem por formi registaron de nacia unueco, kiu havas inter siaj taskoj la rekonstruon de la lando, la novstarigon de la universala voĉdono (nur por la plenkreskaj viroj) kaj la kreadon de supra instruado en nederlandlingvo.

Post la Unua Mondmilito, la reĝo Albert I pli ofte intervenas en la politiko. Inter la 2a kaj la 5a de Aprilo 1919, li restadas en la franca ĉefurbo, kie li postulas la militajn monkompensojn kaj la reekzamenon de la Treaty of London pri la statuto de la Schelde. Konsekvence li ricevas la regionon Ostkantone, la kuratorecon de Ruanda-Urundio kaj la prioritatan monkompenson de 2,5 miliardoj da markoj. En 1920, Belgio konkludas militan akordon kun Francio. Dum la samjaro li ankoraŭ fondas lʼAcadémie Royale de Langue et Littérature Françaises.

Al tiu momento, la ekonomia krizo estas tre grava kaj la kurzo de la belga franko falas, tial la reĝa kromsalajro estas alĝustigita. Plie, li devas alfronti plurajn kolapsojn de la registaro kaj ministerajn rearanĝojn. En la 1a de Oktobro 1927, Albert I priskribas la malriĉecon de la belgaj laboratorioj kaj petas la malavarecon de la privata sektoro, kio kondukas al la kreado de la Fonds National de la Recherche Scientifique en 1928.

En 1930 la reĝo Albert I partoprenas en la festoj organizitaj okaze de la Jarcento de Belgio. Samjare li vizitas la Mondajn Ekspoziciojn kaj inaŭguras la komencon de la laboroj por krei la Canal Albert, kiu devas interkomuniki la havenojn de Liège kaj Antwerpen. Intertempe, li denove intervenas en la publikaj aferoj, ĉar la politika situacio estas sufiĉe ŝanĝema.

Dum sia tuta vivo, Albert I montras grandan pasion por alpismo, kun prefero por la Dolomites, la Mont-Blanc kaj la Valais. Amanto de grimpado, li mortas post falo en la ŝtonegoj de Marche-les-Dames, en la valo de la Meuse, je la 17a de Februaro 1934. Fine li estas entombigita kun siaj prauloj en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken.