Jeanneke-Pis

Belga skulptaĵo el brusela origino.
• Plennomo: Jeanneke-Pis.
• Prononco: [ʼʒanǝkǝ - ʼpis].


La Jeanneke-Pis, proksimume 50cm alta, estas fontano kaj skulptaĵo en Bruxelles. Ŝi reprezentas nudan knabinon kun du hartufoj, kiu kaŭre kaj senhonte urinas. Ŝi estas la virina paralelaĵo de la famkonata Manneken-Pis.

Plie la Jeanneke-Pis situas en la Impasse de la Fidelité, malgranda sakstrato proksime de la Rue des Bouchers, ĉe la koro de la restoracia kaj turista kvartalo. La bronza skulptaĵo estas lokita je unu metro alte en kradfermita niĉo vidalvide de la kafejo Delirium Tremens. Ankaŭ ŝi estas farita en 1985 de Denis-Adrien DEBOUVRIE sen historia fundo kaj inaŭgurita en 1987.

Tamen, pli ol dudek jaroj post ŝia oficiala inaŭguro, la bruselaj aŭtoritatoj ĉiam daŭrigas ignori la Jeanneke-Pis. Efektive ŝi aperas nek en la turistaj gvidlibroj nek en la registro de folkloroj kaj vidindaĵoj el Bruxelles. Ankoraŭ pli malbone: ŝi eĉ ne havas leĝan ekziston...