NOLF Frederiek

Belga ciklisto el nederlandlingva esprimo (Kortrijk 1987 – Doha {QA} 2009).
• Plennomo: Frederiek NOLF.
• Prononco: [ʼfrederi:k ʼnɔlf].


Jam en sia 12a jaraĝo, post iom da futbalo kaj ĵudo, Frederiek NOLF komencas ciklosporton ĉe la Kortrijkse Groeningespurters kaj ĉe la Kluisbergspurters el Lendelede. Tie li ne gajnas vetkuron sed liaj bonaj rezultatoj permesas lin aliĝi al la teamo Cycling Team Menen. Post unua venko en Roeselare li fariĝas provinca kaj nacia ĉampiono en la komencanta kategorio dum 2003 kaj gajnas 9 vetkurojn en la juna kategorio dum 2004. Duma la sekvanta jaro, li aniĝas al la Avia Team Waasland, kie li sukcesas en 10 vetkuroj en Belgio kaj alilande.

En 2006, Frederiek NOLF estas en la espera kategorio ĉe la teamo Beveren 2000, rezervo de la profesia teamo Quick Step. Tamen tiu unua sezono estas malfacila pro koksorompo post falo dum la trejnado. En 2007, li nombras tri sukcesojn, kies la Mémorial Philippe VAN CONINGSLOO kaj la Pittem-Sint-Godelieve, kaj honorlokojn en Paris-Roubaix (6a), en la Triptyque des Barrages (7a) kaj en la Grand Prix Waregem (12a). En 2008 li estas dungita de la profesia teamo Topsport Vlaanderen.

Dum sia unua sezono kiel profesia ciklisto, Frederiek NOLF finas 4an en la Vlaamse Havenpijl, 8an en la Criterium van Waregem, 13an en la Tour de Vendée, 14an en la Belga Ĉampionado kaj 19an en la Flandra Ĉampionado. En februaro 2009, li partoprenas en la Tour of Qatar kun sia teamo, Topsport Vlaanderen-Mercator. Bedaŭrinde, la 5an de Februaro 2009, li mortas en sia dormo ĉe hotelĉambro de Doha...