Pas ce soir chéri

Belga fanfaro el franclingva esprimo.
• Plennomo: Pas ce soir chéri.
• Prononco: [ʼpa ʼsǝ ʼswɑ:r ʃeʼri].


La fanfaro Pas ce soir chéri konsistas el proksimume 21 virinoj, el ĉiuj devenoj kaj sentemoj, inter 20 kaj 55 jara! Sed, sub tiu nomo estas nenia feminista depostulado, estas do nur por la plezuro ludi kaj diskonigi iliajn muzikajn delirojn kun la spektantaro. Plie ili estas ĉiam tutʼ rozkolore vestitaj...

Unufoje per semajno, ĉiu vendrede vespere, la virinoj de la fanfaro Pas ce soir chéri forlasas edzojn kaj infanojn por partigi frenezajn ridojn kaj muzikajn partiturojn dum la provludoj. Ankoraŭ alia apartaĵo: ne estas estrino, ĉiuj la decidoj estas prenitaj laŭ la plimulto de la voĉoj. La membroj estas Laurence (akordionistino); Céline, Françoise, Leila, Nancy (flutistinoj); Delphine, Nao (klarnetistinoj); Isabel, Izbel, Sandrine, Steph, Stéphanie, (perkutistinoj); Dan, Fred, Léonor, Rosanna, Sophie (saksofonistinoj); Sylvie (trombonistino); Magalie (trumpetistino); Delphine, Sylvie (tubjistinoj).

La muziko de la fanfaro Pas ce soir chéri estas eklektika, tio estas inter ĵazo, salso kaj zuko, sed ankaŭ adaptaĵoj el la televido. La sola kondiĉo estas ke la melodio ĝojigas kaj vigligas la koron! Dum la jaro, ili faras proksimume 20 koncertojn, en la precipaj spektaklejoj kaj urboplacoj de la lando.