VAN DE VELDE Lode

Belga esperantisto el nerlandlingva esprimo (? 1971).
• Plennomo: Lode VAN DE VELDE.
• Prononco: [ʼlod ʼvan ʼdǝ ʼvɛld].


Post siaj studadoj pri ĥemio, Lode VAN DE VELDE fariĝas esperantisto kaj fotisto. Cetere, profesie, li instruas Esperanton en Japanio dum 2 jaroj kaj en diversaj eventoj mallongaj. Nun li laboras kiel sekretario en artlernejo...

Lode VAN DE VELDE esperantiĝas dum la jaro 1993. De tiam li estas prezidanto de la Flandra Esperanto-Ligo kaj kasisto/prezidanto/retestro de la Movado sen Nomo kaj redaktoro de la revuo «Horizon.taal». Plie, li estas la tradukisto de «La egipta dancistino (1999) de Leopold VERMEIREN, de «Hundo de Flandrio (2004) de Ouida kaj de «La supla amo (2007) de Herman DE CONINCK.

Ankaŭ, Lode VAN DE VELDE estas aŭtoro de pluraj libroj skribitaj en Esperanto, kies «Vortludoj» (2003), «Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!» (2005), «Sudokoj» (2006), «Nigra-blanko» (2009) kaj «Epizodoj» (2010).