DELFORGE Marcel

Belga esperantisto el franclingva esprimo (?).
• Plennomo: Marcel DELFORGE.
• Prononco: [marʼsɛl dɛlʼfɔrʒ].


Unue, Marcel DELFORGE plenumas belan karieron en Afriko, kie li instruas komercajn sciencojn pere de lʼUNESCO en pluraj landoj, kies Benino, Kongo, Maroko kaj Maŭritanio. Kaj, kvankam li aŭdas Esperanton dum sia tuta vivo, li nur eklernas ĝin dum la jaro 1980. De tiam li tuj konstatas, ke krom la angla kaj la franca, ankaŭ la internacia lingvo estas valora por havi kontaktojn kun la mondo.

Konsekvence Marcel DELFORGE fariĝas tre aktiva samideano de la esperanta movado en Belgio. Jam en 1982 li deĵoras ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Antwerpen. Ekde la 72a jubileo de la Universala Kongreso de Esperanto en Warszawa li partoprenas en la laboro de la komitato de la UEA kaj poste, kiel diplomito pri ekonomio kaj profesia revizoro, li ankaŭ kontrolas ĝiajn kontojn dum multnombraj jaroj.

Nun li estas ano de la Financa Komisiono de la UEA. Plie, Marcel DELFORGE estas honorprezidanto de lʼAsocio por Esperanto kaj vicprezidanto de la Belga Esperanto-Federacio. Tamen, post gravega koratako dum 2010, li iom pli rapide laciĝas ol antaŭe sed daŭrigas plu interesiĝi al la afero...