QUETELET Adolphe

Belga astronomo, matematikisto kaj natursciencisto (Gent 1796 – Bruxelles 1874).
• Plennomo: (Lambert) Adolphe (Jacques) QUETELET.
• Prononco: [(ʼlɑ̃bɛr) aʼdɔlf (ʼʒɑ:k) ketǝʼlɛ].


Adolphe QUETELET estas filo de la belganino Anne-Françoise VAN DE VELDE kaj de la francano François QUETELET. Doktoro en matematiko el la Universiteit Gent en 1819 por tezo pri la teorio de la konikaj sekcoj, li instruas matematikojn en Bruxelles kaj Gent. En 1823, li vizitas la Observatoire de Paris, kie li konatiĝas kun François ARAGO kaj Alexis BOUVARD. Plie, li estas influita de Pierre-Simon DE LAPLACE, Joseph FOURIER kaj Siméon Denis POISSON, kun kiuj li studas la statistikojn. Private, li edziĝas en 1824 kun Cécile CURTET, filino de franca kuracisto.

En 1828, Adolphe QUETELET persvadas la aŭtoritatojn kaj kunigas publikajn kaj privatajn monrimedojn por krei en Bruxelles la Observatoire Royal de Belgique, kiun li estras de 1832. Dum la Belga Revolucio de 1830, li ankaŭ vizitas la italajn observatoriojn. En 1834, li fariĝas sekretario de lʼAcadémie Royale de Belgique.

La scienca esplorado de Adolphe QUETELET inkludas aliajn disciplinojn: kies demografio, kriminologio, meteologio, scienchistorio kaj sociologio. Vere, li postlasas signifajn kontribuojn por la scienca evoluo, sed li ankaŭ skribas kelkajn monografiojn por la komuna legantaro. Lia plej influa libro estas «Sur lʼhomme et le développement de ses facultés, ou essai de physique sociale» eldonita en 1835.

Intertempe, Adolphe QUETELET kreas plurajn aferojn kaj revuojn pri statistiko, kies «Transactions of the Statistical Society of London» en 1837. Li estas implikita en la kreado de internacia kunlaboro inter statistikistoj. En 1853, li partoprenas en la Première Conférence Maritime Internationale kaj prezidas la Premier Congrès International de Statistique en Bruxelles.

En 1855 Adolphe QUETELET suferas pro apopleksio, kio malakcelas sed ne finas sian sciencan agadon. Cetere, li ankaŭ estas famkonata pro la enkonduko de la KorpoMasa Indico (KMI), metodo de kalkulo pri la ideala pezo de homo laŭ sia staturo. Fine, poeto dum siaj libertempoj, li estas membro de la Société de Littérature de Bruxelles.