CORMAN Sandrine

Belga modelino kaj parolistino (Verviers 1980).
• Plennomo: Sandrine CORMAN.
• Prononco: [sɑ̃ʼdrin ʼkorman].


Sandrine CORMAN estas elektita Miss Belgium 1997 en sia 17a jaraĝo. Poste ŝi asertas, ke ŝi ne estis interesita pri tiu konkurso, nur ŝi partoprenis ĉar sia patrino enskribis ŝin. Tamen ŝi ankaŭ reprezentas Belgio en Miss World 1997 kaj Miss Universe 1998.

De 1998, ŝi komencas sian televidan karieron ĉe RTL-TVI, en la elsendo «Clip Party». Intertempe Sandrine CORMAN laboras kiel prezentistino de la elsendoj. Ŝi daŭrigas kun la prezentado por la elsendoj «Ça alors!», «Les 24h de Francorchamps», «Bêtisier», «Les balades de Sandrine», «Mister Belgium», «Si cʼétait vous», «Télévie» kaj «Ça vous fait rire».

De tempo al tempo Sandrine CORMAN ankoraŭ estas kantistino. En 2006, ŝi estas membrino de la muzikgrupo Quanta, kun Agathe LECARON, Nancy SINATRA kaj Bérénice. Depost 2008, ŝi estas membrino de la muzikgrupo Le Cirque Belge, kun Alba kaj Dieter TROUBLEYN.

En Septembro 2008, ŝi renkontas la direktorino de programoj ĉe M6, kiu proponas ŝin plurajn projektojn. Kelkajn monatojn posten, ŝi prezentas «Le Bêtisier 2008», kun Alex GOUDE. Eĉ se ŝi estas dungita ĉe M6, Sandrine CORMAN ne forgesas la belgan televidon kaj prezentas «Miss Belgium 2008». En Januaro 2009, ŝi komencas karieron de teatra interpretistino en Bruxelles, por bulvarda teatraĵo. Dum la somero 2009, ŝi animas sur M6 kaj RTL-TVI la elsendon «Total Wipeout», kiu estas malsukceso. En Decembro 2009, ŝi prezentas «Le grand bêtisier de lʼannée» kun sia kutima kunulo Alex GOUDE. De Februaro 2010, ŝi prezentas kun Stéphane ROTENBERG la elsendon «Top Chef» sur M6 kaj RTL-TVI.

En 2011 Sandrine CORMAN havas multnombrajn okupadojn. En Januaro 2011, ŝi aperas en la teatraĵo «Treize à table», kies la unua reprezentado okazas ĉe la Centre Culturel dʼUccle. Poste ŝi prezentas «Zéro de conduite» sur M6, «X-Factor» sur M6 kaj RTL-TVI kaj «Miss Belgium 2011» sur RTL-TVI.